Muzeo pri regiona historio (Ingersleben)

muzeo en Germanio

La Muzeo pri regiona historio (germane: Heimatmuseum Ingersleben) estas grava regiona muzeo en la vilaĝoparto Ingersleben (Karl-Marx-Straße nr. 40) de la grandkomunumo Nesse-Apfelstädt. Ĝi ekde 1979 ekzistas kaj troviĝas en la restinta ejo de iama granddimensia kavalira bieno.

Korta flanko de la muzeo.
La portalo belega rekte ĉe la strato.
La kuirejo historia ene de la muzeo.
Enirejo disde la ĉefa strato.

Situo kaj historio antaŭ muzea utiligo redakti

Jam en la 14-a jc menciitis la remparo kun akvofoso. Posedis ĝin variaj nobelaj familioj (i.a. de Ingersleben kaj de Gleichen).

La de la erfurta izatidkomercisto Hans von Ziegler akirita bieno surkonstruitis en 1609 per granda domo. Otto Heinrich von Ziegler, ankaŭ izatidkomercisto, aldonis impresan malfrurenesancan portalon kaj arkaĵon en la 1622-a jaro, okaze de la edziĝo al Maria von Wangenheim. Grafo Adolf Otto Freiherr von Münchhausen, posedinte la bienon de 1786 ĝis 1883, estis familiara kun la famekonata verkisto Gustav Freytag kiu sian romanon Die Ahnen ludigis i.a. en Ingersleben kun detaloza priskribo de la vilaĝo, la regiono kaj la bieno[1]. Poste havigis ĝin al si Thankmar Freiherr von Münchhausen, kiu servis kiel vojaĝanta marŝalo de la duko de Württemberg kal kiel kortmarŝalo de Sachsen-Meiningen.

La fondinto de la unua sukerfabriko en Straußfurt, Robert Wagner ekposedis la bienon en 1883 kaj etendigis en 1894 la jam ekzistintan vilaon en la kastela parko per granddimensia alo, kaj kreante fortimpresan kastelsimilan loĝkomplekson kun salonegoj taŭgaj por akcepti grandajn rondojn de amikoj kaj gravuloj.

Ĝis la komenco dela 19-a la malnova bienejo servis kiel loĝejo. En 1942 la bieno venis en la manojn de Horst kaj Siegismund von Zakrzewski; ili senproprietigitis en la 1946-a jaro laŭ la poseddetruaj leĝoj de la sovetie okupita zono de Germanujo kaj forpelitis. En 1947/48 oni malkonstruis la vilaon, la ekonomiajn ejojn kaj la portalon kun la najbara laktejo. La arbojn de la parko - kiu famiĝis pro sia riĉeco de altvaloraj arboj - oni simple dehakis; la parkon oni malaperigis kaj parceligis por pluraj bienetoj. En la ekonomiaj ejoj instalis sin la tekniko de la ŝtatigita farmo.

Uzo kiel muzeo redakti

Feliĉe restis la malnova biendomo, kvankam la kulturaj barbaroj de SED estis decidintaj ankaŭ ties malkonstruon.

Ekde 1979 ĝi gastigas la muzeon pri regiona historio. Hodiaŭ la muzeo estas la centra muzeo de la grandkomunumo de Nesse-Apfelstädt.

Interno kun diversaj elmontradoj redakti

Pluraj ĉambroj havas belajn pentraĵojn survandajn kaj plafonajn kiujn oni akurate renovigis. Al ili nombriĝas funkcianta kuirejo, la rokoko-ĉambro, la Strio-ĉambro (antaŭ 1780) kiel ankaŭ la Münchhausen-ĉambro. Tie ĉi prezentas ekspozicio la vivon kaj la verkaron de la verkistinoj Frieda kaj Margarethe von Bülow; ĉar ili pasigis sian junaĝon ĉe la geavoj surloke.

Aliaj loĝĉambroj estas la dormĉambro (de ĉ. 1800), la biedermeier-ĉambro aŭ la laborĉambro de la prizorganto en la turo. En la kolekto pri la historio de Neudietendorf gravas la sekvantaj temoj: metioj (i.a. sigelvaksfabriko Liliendahl (fondita en 1778), apotekoj, fabriko de la Aromatique-alkoholaĵojkaj, kandelfabriko.

Aparta parto estas la sekcio pri verkistoj, pentristoj kaj eldonistoj:

  • 400 objektoj, libroj kaj manuskriptoj de la verkisto H. A. Krüger (1871-1945)
  • 140 objektoj de la verkisto Ernst Püschel (1881-1941)
  • 70 akvareloj kaj pentraĵoj de la pentristo Arthur Rose (1891-1974)
  • 150 verkoj de la verkisto Johannes Meissel (1888-1969)

Speciala ĉambro prezentas la Turingian Arbaron kaj la izatid-prilaboron (kie troviĝas ankaŭ modela libro de la neudietendorf-a kolorigentrepreno Staude de 1853).

Aliaj objektoj elmontritaj estas jenaj:

  • fotaro
  • manuskriptoj
  • sigelstampiloj (1830-1940)
  • sigelpresaĵoj (de la 15-a jc ĝis la 20-a jc)
  • objektoj de la kamparana vivo kaj maŝinoj

Eblas viziti la bienejon senkoste de la kelo ĝis la subtegmento. La granda salonego pretadas kun siaj ne tute 30 komfortaj sidlokoj por diversaj aranĝoj. Post la vendo de la iama societa domo kaj de la muzeo pri regiona historio en Neudietendorf, la kolektoj de tie translokitis ankaŭ al Ingersleben kaj helpis pligrandigi la kolekton de tiu ĉi.

Literaturo redakti

  • Hans-Dieter Manns: Heimatmuseum Ingersleben (teksto en broŝuro eldonita de la komunumo Nesse-Apfelstädt), 2011
  • Thomas Bienert: "Neues altes Portal", en: Das Schicksal geschundener und ausgelöschter Adelssitze, Thüringer Allgemeine, Erfurt 2006
  • Autorenkollektiv: "Zwei Blüten an einem Zweig. Beiträge zu Leben und Wirken der Schriftstellerinnen Frieda und Margarethe von Bülow". Eldonis Heimatmuseum Ingersleben, 2000.

Subnotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Prezento de la muzeo sur tutturingia muzea hejmpaĝo. Arkivigite je 2014-04-08 per la retarkivo Wayback Machine