Muzikaj tagoj de Hetta

Muzikaj tagoj de Hetta estas finna muzikfestivalo normale en Hetta en Enontekiö. Ĝi estas plej verŝajne la plej norda muzikfestivalo en Eŭropa Unio. Tie prezentiĝis ekzemple koruso Seitakuoro, Ĉambra orkestro de Laponio, kvarteto Tempera, Päivi Nisula kaj Esa Ruuttunen. Iam oni aranĝis la festivalon en pli suda Finnlando, ekzemple ĉe Tampereo.

Muzikaj tagoj de Hetta
muzikfestivalo
Komenco 1969 vd
Lando(j) Finnlando vd
Situo Hetta
Fondinto(j) Mauno Astala vd
Retejo Oficiala retejo
vdr