Nándor Hérics
Nándor Hérics [hEriĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hérics Nándor estas hungara grafikisto.
Nándor Hérics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1956 (68-jaraĝa) en Kisbér |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | ilustristo ![]() |
Nándor Hérics [1] naskiĝis la 8-an de majo 1956 en Kisbér.
Biografio
redaktiNándor Hérics studis private de Károly Kerti en Tata (Hungario), krome li havis diplometon pri montrofenestristo. Li vizitis ankaŭ belartajn liberajn lernejojn en Budapeŝto. Ekde la malfruaj 1970-aj jaroj li vivis en Budapeŝto kaj laboris en firmao pri foiroj. En 1990 li establis propran firmaon pri grafikaĵoj. Li kreas diversajn grafikaĵojn, pentraĵojn, lumantajn skulptaĵojn (plej ofte el neonlampoj). Li ricevis premiojn inter 1973-2018.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Kisbér (1973, 2007)
- Tata (1979)
- Esztergom (1983, 2008)
- Budapeŝto (1984, 1988, 1995, 2005, 2011, 2017)
Elektitaj libroj
redakti- Kosárfonás Kisbéren
- Plakátkönyv
Fontoj
redakti- hungarlingva membiografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- anglalingva biografio[rompita ligilo]