Naŝiko
Naŝiko estas urbego en la subŝtato Maharaŝtro en landego Barato. Naŝiko estas la administra centro de la samnoma distrikto. Nuntempe la urbego ankaŭ nomiĝas "Vina ĉefurbo de Barato", aŭ "Vinbera urbo". Ĝi estas en la okcidenta montaro apud la bordo de la rivero Godavari. La loĝantaro de Naŝiko estas ĉ. 1,4 milionoj (2006).
Naŝiko | |||
---|---|---|---|
| |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 422001 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 486 053 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 4 954 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 0′ N, 73° 47′ O (mapo)2073.783333333333Koordinatoj: 20° 0′ N, 73° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 660 m [+] | ||
Areo | 300 km² (30 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
SituoRedakti
Naŝiko troviĝas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Mumbajo-centra Barato. La urbo situas en la nordokcidento de Maharaŝtro, 180km de Mumbajo kaj 220km de Puneo.
HistorioRedakti
Naŝiko havas mitologian, historian, socian kaj kulturan gravecon. Ĝi estas fama pro la temploj ĉe la bordo de la rivero Godavari. Naŝiko do estas sankta loko por la Hinduoj.
Antaŭe, Naŝiko nomiĝis Trikantak kaj poste Padmanagar. Dum la tempo de la mogola imperio, Nasiko nomiĝis Gulŝanbad.
La historie famaj konstruaĵoj en Naŝiko estas la artefaritaj grotoj Triraŝmi kaj Paandav.