Nacia Instituto pri Mensa Sano

La Nacia Instituto pri Mensa Sano (angle National Institute of Mental Health) estas unu el la 27-komponantoj de la Naciaj San-Institutoj, biomedicinaj esploraj agentejoj kaj de la konduto, de la federacia registaro de Usono. La misio de NIMH estas redukti la ŝarĝon de mensaj malsanoj kaj kondutaj malsanoj tra la enketado de la menso, cerbo kaj konduto.

Nacia Instituto pri Mensa Sano
Registara agentejo

LandoUsono
RegionoMarilando
SituoBethesda


Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  National Institute of Mental Health [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Por plenumi sian mision, la Instituto: esploras mensajn malordojn kaj la bazan sciencon de la cerbo kaj konduto; helpas esplori ĉi tiujn temojn en universitatoj kaj hospitaloj tra tuta Usono; kolektas, analizas kaj distribuas informojn pri la kaŭzoj, kazoj kaj traktado de mensaj malsanoj; ĝi helpas formadon de pli ol 1000 sciencistoj por fari klinikan esploradon; kaj komunikas informojn de sciencistoj al publiko, amaskomunikiloj, ktp.

La Nacia Instituto pri Mensa Sano financas esploron de sciencistoj tra la lando. Per ĝia eksterkomerca programo, NIMH subtenas pli ol 2 000 esplorajn stipendiojn kaj kontraktojn ĉe universitatoj kaj aliaj institucioj ĉirkaŭ la lando. Esploristoj proponas projektojn per stipendia programo kaj povas peti renovigojn por ricevi daŭrantan financadon.