Nacia Muzeo de Tanzanio

konsorcio de kvin tanzaniaj muzeoj

La Nacia Muzeo de Tanzanio (angle National Museum of Tanzania) estas konsorcio de kvin tanzaniaj muzeoj, kies celo estas konservi kaj aperigi ekspoziciojn pri la historio kaj natura medio de tiu afrika lando.[1]

Nacia Muzeo de Tanzanio
muzeo
Lando  Tanzanio
Urbo Daresalamo
Estiĝo 1934
Malfermo 1934
Direktoro Audax Zephania Phillip Mabulla
Koordinatoj 6° 48′ 47″ S, 39° 17′ 38″ O (mapo)-6.813139.2938Koordinatoj: 6° 48′ 47″ S, 39° 17′ 38″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Tanzanio

Nacia Muzeo de Tanzanio (Tanzanio)
Nacia Muzeo de Tanzanio (Tanzanio)
DEC
Map
Nacia Muzeo de Tanzanio
Kolektoj historio kaj natura medio de Tanzanio
Retpaĝo http://www.nmt.go.tz/
vdr

La konsorcio disvolviĝis el la Nacia Muzeo Daresalamo, kreita en 1934 de Harold MacMichael, kiu estis guberniestro de Tanganjiko.[2] Poste, la konsorcio pligrandiĝis kun aldono de kvar pliaj muzeoj, nome: la Popola Muzeo en Daresalamo, la Nacia Muzeo de Historio kaj la Muzeo de la Deklaracio de Arusha en Arusha, kaj la Memormuzeo Mwalimu Julius K. Nyerere en Butiama.[3][4]

Referencoj redakti

  1. Kenya. Tanzanie. Le Guide du routard, 2013, « Dans les environs de Dar-es-Salaam. Village Museum », p. 466
  2. NATIONAL MUSEUM AND HOUSE OF CULTURE - Museum - Dar Es Salaam. Alirita: 28 majo 2020
  3. 12 Top-Rated Tourist Attractions in Dar es Salaam | PlanetWare. Alirita: 28 majo 2020
  4. National Museum & House of Culture | Dar es Salaam, Tanzania Attractions - Lonely Planet. Alirita: 28 majo 2020

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti