Nacia Parko Arabuko Sokoke

La Arbaro Arabuko-Sokoke situantas ĉe la marbordo de Kenjo, 110 km norde de Mombaso kaj estas protektita kiel Nacia Arbara Rezervejo. La Nacia Parko Arabuko Sokoke estas nur malgranda parto de la Arbaro Arabuko-Sokoke, nur kelkajn kvadratajn kilometrojn laŭ grando kaj situantas en la nordokcidenta bordo de la arbaro. La Nacia Parko estis proklamita nur fine de la 1980-aj jaroj kaj fakte koincidas kun la limo de la Arbara Rezervejo kun ĉirkaŭ 50% for de ties limoj. Tiu ekstera sekcio fakte kuŝas for de elektra elefanta barilo instalita en 2006/7 kaj estas nune tute loĝata de lokaj komunumoj ĝis la punkto ke estas nenia signo surgrunde por montri kie la Nacia Parko ekas aŭ finas. La Nacia Parko bedaŭrinde ne havigas partikularan protektadon al la arbaro kiu estas la plej granda fragmento de marborda arbaro (420 km²) lasita en Orienta Afriko, kaj estas areo de multaj endemioj, enhavanta endemiajn mamulojn, birdojn kaj plantojn. La arbaro estas minacata pro la deziro por tero de lokanoj. Kelkaj naciaj kaj internaciaj konservadismaj organizoj laboras kun la Kenja Naturservo por protekti la parkon.

Nacia Parko Arabuko Sokoke
nacia parko [+]
Koordinatoj3° 16′ 0″ S, 39° 49′ 0″ O (mapo)-3.2666666739.81666667Koordinatoj: 3° 16′ 0″ S, 39° 49′ 0″ O (mapo)

Nacia Parko Arabuko Sokoke (Kenjo)
Nacia Parko Arabuko Sokoke (Kenjo)
DEC
Nacia Parko Arabuko Sokoke
Nacia Parko Arabuko Sokoke
Map
Nacia Parko Arabuko Sokoke
Vikimedia Komunejo:  Arabuko Sokoke Forest Reserve [+]
vdr

Eksteraj ligiloj redakti