Nacia Parko Gindi

(Alidirektita el Nacia Parko Guindy)

La Nacia Parko GindiNacia Parko Guindy estas protektita areo de Tamilnado, situanta en Ĉenajo, Suda Barato; kun 2. 82 km² estas la 8-a plej-malgranda Nacia Parko de Barato kaj unu el la tre malmultaj naciaj parkoj situanta en interno de grandurbo. La parko estas etendaĵo de la grundoj ĉirkaŭante Raj Bhavan, la ofican loĝejon de guberniestro de Tamilnado, Barato. Ĝi etendas en profunda interno de la biendomo de la guberniestro, enfermas belajn arbarojn, arbustarojn, lagojn kaj riveretojn.

Nacia Parko Gindi
nacia parko [+]

Koordinatoj13° 0′ 9″ N, 80° 13′ 51″ O (mapo)13.0025980.23079Koordinatoj: 13° 0′ 9″ N, 80° 13′ 51″ O (mapo)
Areo2,8 km² (280 ha) [+]

Nacia Parko Gindi (Tamilnado)
Nacia Parko Gindi (Tamilnado)
DEC
Lokigo de Tamilnado en Barato
Map
Nacia Parko Gindi
Vikimedia Komunejo:  Guindy National Park [+]
vdr
Antilopoj de Nacia Parko Gindi

La parko havas rolon en kaj fora konservado kaj ena konservado kaj estas hejmo al 400 cervantilopoj, 2000 makulcervoj, 24 ŝakaloj, gamo da serpentoj, gekoj, testudoj, kaj pli ol 100 specioj de birdoj, pli ol 60 specioj de papilioj kaj araneoj kun abundo da aliaj diversaj senvertebruloj - inter kiuj nome akridoj, formikoj, termitoj, kraboj, helikoj, limakoj, skorpioj, akaroj, araneoj, lumbrikojn, miriapodojn, kaj aliaj. Tiu varia faŭno vivas kun la minimuma interfero de homoj. La nura grava administradagado estas protekto kiel en iu alia enkonservada naturprotektejo. La parko altiras pli ol 700,000 vizitantojn ĉiun jaron.