Nadab estas nomo de pluraj Bibliaj personoj. La unua estis filo de Aaron kaj nevo de Moseo (16-a - 13-a jarcento antaŭ Kristo), la alia estis israela reĝo el dinastio de Jerobeamo - li regis en la jaroj -901 ĝis -900 (antaŭ Kristo). Biblio mencias ankoraŭ aliajn samnomulojn.

Nadab
Biblia persono
homo
Informoj
Sekso vira
Nacieco Izraela reĝlando
Okupo suvereno
Patro Jerobeamo la 1-a
Gefratoj Abijah
vdr

Pri Nadab, filo de Aaron, la Biblio diras:

Citaĵo el Biblio
Aaron prenis al si Eliŝeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Naĥŝon, kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron. (Eliro 6)

Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime. (Eliro 24)

Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael. (Eliro 24)

Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro: Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron. (Eliro 28)

Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis ĉiu sian incensujon kaj metis en ĝin fajron kaj metis sur ĝin incenson kaj alportis antaŭ la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili. Tiam eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaŭ la Eternulo. (Levidoj 10)

Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron: la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar. Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri. Sed Nadab kaj Abihu mortis antaŭ la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. (Nombroj 3)

Kaj al Aaron naskiĝis Nadab kaj Abihu kaj Eleazar kaj Itamar. Sed Nadab kaj Abihu mortis, kiam ili alportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon. (Nombroj 26)

La infanoj de Amram: Aaron, Moseo, kaj Mirjam; kaj la filoj de Aaron: Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar. (I Kroniko 6)

La ordo de la Aaronidoj: la filoj de Aaron: Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar. Nadab kaj Abihu mortis pli frue ol ilia patro, kaj filojn ili ne havis; kaj Eleazar kaj Itamar fariĝis pastroj. (I Kroniko 24)


Pri Nadab, filo de Jerobeam, donas Biblio jenajn informojn:

Citaĵo el Biblio
La tempo, dum kiu reĝis Jerobeam, estis dudek du jaroj. Kaj li ekdormis kun siaj patroj. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Nadab. (I Reĝoj 14).

Nadab, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en la dua jaro de Asa, reĝo de Judujo; kaj li reĝis super Izrael du jarojn. Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iris laŭ la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon. Kaj faris konspiron kontraŭ li Baaŝa, filo de Aĥija, el la domo de Isaĥar, kaj Baaŝa mortigis lin ĉe Gibeton de la Filiŝtoj, kiam Nadab kaj ĉiuj Izraelidoj sieĝis Gibetonon. Kaj Baaŝa mortigis lin en la tria jaro de Asa, reĝo de Judujo, kaj ekreĝis anstataŭ li. (I Reĝoj 15)

La cetera historio de Nadab, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. (I Reĝoj 15)


Biblio mencias ankoraŭ du Nadabojn:

Citaĵo el Biblio
La filoj de Onam estis: Ŝamaj kaj Jada. La filoj de Ŝamaj estis: Nadab kaj Abiŝur. .... La filoj de Nadab estis: Seled kaj Apaim. (I Kroniko 2)


En Gibeon loĝis: la fondinto de Gibeon la nomo de lia edzino estis Maaĥa 30 kaj lia unuenaskita filo Abdon, Cur, Kiŝ, Baal, Nadab, 31 Gedor, Aĥjo, kaj Zeĥer. (I Kroniko 8)


Vidu ankaŭ redakti