Nadsato

fikcia lingvo en la romano Mekanika Oranĝo

Nadsato (propalingve Nadsat) estas fikcilingvo kreita de Anthony Burgess pro sia romano A Clockwork Orange. Tiu "lingvo" estus parolata en nekonata futuro de banditoj kiel speco de ĵargono. Oni povas diri ke Nadsat ne estas artefarita lingvo, sed artefarita ĵargono. La projekto havas ĉirkaŭ 300 vortojn, plejparte bazitaj sur la rusa lingvo kaj la baza gramatiko estas de angla lingvo, ĉar la libro estis verkita dum malvarma milito, sed kelkaj aliaj lingvoj, kiel la hispana ankaŭ iom influis ĝin. Eble eĉ Esperanto,Interlingvao kaj Polari influis nerekte al fina aspekto de la "lingvo" de Burgess.

Kelkaj vortoj de Nadsato:

  • appypollygies: pardonu
  • bábuchca (el la rusa): maljunulino;
  • besuño (el la hispana): frenezulo;
  • bogo (el la rusa): dio
  • bolshy: granda
  • brato (el sanskrito): frato;
  • chai (el la ĉina): teo;
  • charlie (Charlie Chaplin -> chaplin): pastro
  • china (el latinamerika hispanlingva slango): virino;
  • chumchum (onomatopeo): bruo;
  • crackear (la angla to crack plus la latinida verbfinaĵo de infinitivo -ar): rompi, disrompi;
  • cutter: mono
  • devotchka: virino
  • droog (el russ друг): amiko
  • horrorshow: bona, bone
  • krast: mono
  • luna: luno
  • P & M: patro kaj patrino
  • orang, orange: homo
  • pony: komprenas
  • rabbit: laboro
  • rooker (el rusa рука): mano
  • viddy: vidas