La Namakva stepkoko (Pterocles namaqua) estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Namakva stepkoko
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles
Specio: Namakva stepkoko P. namaqua
Gmelin, 1789
Pterocles namaqua
Map
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto

redakti

Kiel preskaŭ ĉiu pterokledo ĝi havas en la brusto strion kiu separas du malsimilkolorajn partojn, nome brusto helgrizbruna kaj ventro malhelgrizbruna kun diverskoloraj partoj; la strio estas blanka kun subaj nuancoj tre malhelbrunaj. La kolo estas iom pli verdeca kaj la vizaĝo pli flavoranĝa ĉefe ĉe la gorĝo. La okulo estas nigra kaj la okulringo estas flava. La beko estas blueca. La dorso estas malhelbruna tute markita de helbrunaj kaj kelkaj blankaj plumomakuloj.

Disvastiĝo

redakti

Ĝi troviĝas en la plej sudokcidenta Afriko, nome Angolo, Bocvano, Lesoto, Namibio, Sudafriko kaj Zimbabvo. Ĝi loĝas en sekaj regionoj, sed de kie ili povas flugi al akvejoj.

Taksonomio

redakti

La Namakva stepkoko estis formale priskribita en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj tetraonoj (grouse) kiel birdospecioj de la genro Tetrao kaj stampis la dunoman nomon Tetrao namaqua.[1] Gmelin bazis sian priskribon en la "Namaqua grous" kiu estis priskribita en 1783 fare de la angla ornitologo John Latham en sia A General Synopsis of Birds.[2] La Namakva stepkoko estas nun metita kun 13 aliaj specioj en la genron Pterocles kiu estis enkondukita en 1815 fare de la nederlanda zoologo Coenraad Jacob Temminck.[3][4] La genronomo kombinas la radikojn de antikva greka pteron kun la signifo "flugilo" kaj -klēs kun la signifo "elstara". La specia epiteto namaqua devenas el Namakvalando, regiono en Namibio kaj Sudafriko, nome tipa loko.[5] La specio estas monotipa: neniu subspecio estas agnoskita.[4]

Referencoj

redakti
  1. Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  2. Latham, John. (1783) A General Synopsis of Birds 2, Part 2. London: Printed for Leigh and Sotheby, p. 750–751.
  3. Temminck, Coenraad Jacob. (1815) Histoire Naturelle Générale des Pigeons et des Gallinacés 3 (france). Amsterdam: J. C. Sepp et fils, p. [htt://www.biodiversitylibrary.org/e/43752451 238], [htt://www.biodiversitylibrary.org/e/43752925 712].
  4. 4,0 4,1 Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 13a de Aŭgusto 2022 .
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 322 kaj 265. ISBN 978-1-4081-2501-4.

Eksteraj ligiloj

redakti