Namsos

komunumo en Nord-Trøndelag, Norvegio

Namsos [NAMsus] estas urbo kaj komunumo en la provinco Trøndelag kaj al la pli larĝa regiono centra Norvegio. Komence de 2023 en la komunumo vivis 14 923 loĝantoj sur areo de 2 132,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigis loĝdenson de 7 loĝantoj/km².

Namsos
komunumo de Norvegio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Norvegio
Regiono centra Norvegio
Provinco Trøndelag
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 923  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 64° 30′ N, 11° 31′ O (mapo)64.49388911.511667Koordinatoj: 64° 30′ N, 11° 31′ O (mapo) [+]
Areo 2132,63 km² ( 213 263 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Namsos (Trøndelag)
Namsos (Trøndelag)
DEC
Namsos
Namsos
Situo de Namsos
Namsos (Norvegio)
Namsos (Norvegio)
DEC
Namsos
Namsos
Situo de Namsos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Namsos [+]
vdr

Kadre de la administra reformo en Norvegio, la antaŭe najbaraj komunumoj Namdalseid kaj Fosnes estis kunfanditaj kun Namsos la 1-an de januaro 2020.

La urbo situas plej ene de Namsen-fjordo, kie la rivero Namsen fluas en la maron. Do, la nomo Namsos signifas elfluo de Namsen (Namsens os). Arboindustrio motivis la fondiĝon de la urbo, pro la amaso da arbaroj en la distrikto, kaj ligno estis elŝipeblaj el Namsos. Hodiaŭ Namsos estas konata pro sia bona rokmedio kun bandoj kiel Prudence, Null$katte$nylterne, kaj D.D.E.; kaj muzikistoj kiel Åge Aleksandersen, Askil HOLM, Stina MOLTU, kaj Bjarne Brøndbo. Aliaj famuloj de la urbo estas politikistoj Guttorm Hansen kaj Bjarne Håkon Hanssen, kaj verkistoj Idar LIND kaj Carl Frode Tiller.

Historio redakti

Namsos fondiĝis en 1845. La ejo estis perfekta por fari arboindustrion, pro la apudeco al la arboriĉaj areoj de la geografia vala regiono kaj historia regno Namdalen kaj al la maro per la Namsen-fjordo. Unu el la plej gravaj kialoj por fondi Namsos estis havi impostan oficejon tie, ke arba kargo eksporteblu rekte al eksterlando. Ĝi estis dekoj da segejoj en Namdalen antaŭ la fondo de Namsos, ili estis eta segrjoj fonditaj de la arbarpropruloj. Hodiaŭ nur unu el la dek unu segejoj kiuj operaciis en Namsos ekzistas, Moelven Van Severen. Kie la maljuna Spillumsbruket lokiĝis, nun fonditas la nacian norvegan segmuseon.

La urbo brulis tri fojojn. La unua fajro okazis en 1871, kiam du knaboj ludis per fajrilo. La kialo por la dua fajro, en 1897, estas nekonata. La tria fojo estis dum la dua mondmilito tiam germanaj aviadiloj bombis la urbon la 20-a de aprilo 1940.

Eksteraj ligiloj redakti