Napalys Grigas (naskiĝis la 7-a de februaro 1896, en vilaĝo Svideniai, distrikto Kupiškis; mortis la 14-a de julio 1972 en Kaunas) estis instruisto, lingvisto, abstinulo, vegetarano. Laboris en Porinstruista Seminario en Tauragė kaj en elementa lernejo en Pasvalys. Ekde 1930 sekretario de la Granda Litova Vortaro (dudekvoluma). Kolektis kelkdek milojn da vortoj por tiu vortaro. Preparis Litovan Ortografian Vortaron por lernejanoj, kunlaboris en aperigo de Vortaro de Nuntempa Litova Lingvo. Verkis kaj aperigis ankaŭ fablojn, fabelojn, versaĵojn, rakontojn. Esperantiĝis en 1920. Ekde 1956 aktivulo de E-Societo, ofte prelegis kaj gvidis kunvenlibron. Kun helpo de E.Grigas tradukis litovlingven kelkajn porinfanajn ilustritajn libretojn. Ĝis la morto kantis en ĥoro "Gintaras" (Sukceno). N. Grigas regule vizitis E-kunvenojn, tendarojn, estis fotisto de la Societo.

Natalys Grigas

ge
Persona informo
Naskiĝo 7-a de februaro 1896
en en vilaĝo Svideniai, distrikto Kupiškis
Morto 14-a de julio 1972
en Kaunas
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1920
vdr

Fonto redakti