National Union of Societies for Equal Citizenship

La National Union of Societies for Equal Citizenship (trad. Nacia unio de socioj por egala civitaneco, aŭ NUSEC) estis feminista organizaĵo kiu kampanjis en Britio por egalaj rajtoj inter viroj kaj virinoj.

National Union of Societies for Equal Citizenship
organizaĵo
Komenco 1918 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Fondinto(j) Eleanor Rathbone vd
vdr

Radikoj redakti

Ekde 1897, ĝis 1919, la National Union of Women's Suffrage Societies (Nacia unio de virinbalotrajto-socioj, aŭ NUWSS) kampanjis por virinbalotrajto. Post Representation of the People Act 1918 kiu permesis al virinoj voĉdoni - kvankam ne egale kun viroj - la organizaĵo reviziis siajn celojn. En marto 1919, oni akordis pri la novaj organizaĵaj celoj kaj renomigis ĝin kiel NUSEC.

La ĉefa nova celo estis: "Akiri ĉiujn reformojn kiuj necesas por sekurigi realan egalecon en liberaĵoj, statuso kaj ŝancoj inter viroj kaj virinoj." [1] La unio do povas filiigi iujn ajn sociojn havanta seksan egalecon kiel celo.

Millicent Fawcett, kiu estis prezidento de la NUWSS emeritiĝis kaj Eleanour Rathbone estis elektita kiel prezidento de la nova unio NUSEC.

Kampanjado redakti

Kiel la NUWSS, NUSEC estis altnivela nacia organizaĵo kiu filiigis multajn nedependajn lokajn organizaĵojn. Ĝi apogis egalan balotrajton, kaj ankaŭ aliajn egalajn rajtojn. Ekzemple, ĝi interesiĝis pri virinaj laboristoj, kaj virina eduko. Ĝi ankaŭ kampanjis por egalrajtoj por edzinoj pri iliaj infanoj, nacieco, imposto kaj propraĵo[2].

Okazis kelkfoje malakordo. Ekzemple, en la 1920-aj jaroj leĝoj estis proponataj por aparte protekti virinojn, per limigitaj virinaj laborhoroj kaj patrina monhelpo. Kelkaj "egalistoj" kontraŭis ĉi tion kaj aliaj "protektistoj" apogis ĝin. Finfine, la gruparo, kunlaborante kun la Laboristara partio, akceptis protektemajn leĝproponojn - sed ĝi samtempe malgajnis membrojn, kiuj fondis en 1926 la Open Door Council (Konsilio de pordo malfermita)[3].

En 1927 senditoj de NUSEC renkontis kun ĉefministro Stanley Baldwin, kaj en 1928 leĝiĝis la Representation of the People Act 1928 kiu ampleksis balotrajton al virinoj egale kun viroj.

En 1932, NUSEC decidis disigi siajn funkciojn. Kampanjadon faros la National Council for Equal Citizenship (Nacia konsilio por egala civitaneco) kaj edukon faros la Townswomen's Guild (Gildo de urbloĝantinoj).

Notoj redakti