Natura Parko Lagunas de Ruidera

La Natura Parko Lagunas de RuideraLagetoj de Ruidera[1]​ estas natura loko protektita kaj unu el la grandaj kaj gravaj malsekejoj situa en la regiono aŭ aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo, Hispanio.

Natura Parko Lagunas de Ruidera
natura parkoprotektata areo • natural park [+]

Koordinatoj38° 57′ 34″ N, 2° 54′ 1″ U (mapo)38.95941111-2.90038889Koordinatoj: 38° 57′ 34″ N, 2° 54′ 1″ U (mapo)
Areo37,72 km² (3 772 ha) [+]

Natura Parko Lagunas de Ruidera (Kastilio-Manĉo)
Natura Parko Lagunas de Ruidera (Kastilio-Manĉo)
DEC
Natura Parko Lagunas de Ruidera
Natura Parko Lagunas de Ruidera
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Natura Parko Lagunas de Ruidera

Vikimedia Komunejo:  Lagunas de Ruidera [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ravinoj el travertino en la bordoj de la Laguna Lengua (lango).
Laguna de Ruidera.

Fizika priskribo redakti

Formas tiun Naturan Parkon serio de 16 "remansos" aŭ riveraj lagetoj, ege belaj, laŭlonge de la valo de la rivero Pinilla aŭ Guadiana Viejo (Malnova Gvadiano), laŭ la maldekstra bordo, kaj laŭ la dekstra bordo laŭlonge de la rojo Alarconcillo [alarkonZIjo]; separataj kaj konektataj inter si pere de barieroj el travertino. La diferenco de alto inter ili faras ke la akvo fluas tra rojoj, akvofaloj kaj kaskadetoj, el unu al alia lageto. Kvankam temas pri homa vorko, ankaŭ la akvorezervejo de Peñarroya estas ene de la Parko, pro ties kontribuado al la administrado de la akvaj resursoj. Tiuj riveraj lagetoj, el la vidpunkto hidrologi-struktura, estas klasitaj ene de la malsekejoj de elfluado.[2]

Teritoria geografio redakti

La natura parko troviĝas inter la municipoj Argamasilla de Alba, Ruidera, Alhambra (sen lagetoj) kaj Ossa de Montiel. El la lagetoj aŭ "lagunas", 5´5 el 16 apartenas al Ruidera kaj al Villahermosa en la provinco Ciudad Real; kaj 10´5 al Ossa de Montiel en la provinco Albacete. Tio okazas ĉar la Laguna Colgada (la plej granda kaj profunda el ĉiuj) estas dividita inter la provincaj teritorioj, kun ties duono en la provinca teritorio de Ciudad Real kaj la alia duono en teritorio de Albacete (proksimume, ambaŭ partoj je 50%). La lagetoj de la provinco Ciudad Real estas la jenaj: Laguna Blanca, (Villahermosa) kaj la lagetoj de la mez-malsupra baseno (Ruidera). La lagetoj de la provinco Albacete estas tiuj de la supra-meza baseno (Ossa de Montiel).

Referencoj redakti

  1. «Parque Natural Lagunas de Ruidera». http://www.lagunasderuidera.es/. Konsultita la 18an de Oktobro 2016.
  2. Reconocimiento de Humedales hidrológico-estructurales

Bibliografio redakti

  • Planchuelo, G. (1944). El Alto Guadiana y la zona oríental de la altiplanicie del Campo de Montiel. Bol. Real Soc. Esp. Hist. Nat. 42, 593-612.
  • Planchuelo, G. (1954). Estudio del Alto Guadiana y la altiplanicie del Campo de Montiel. Inst. Estudios Manchegos. C.S.I.C.
  • Pérez González, A. (1982). Neógeno y Cuaternario de la Llanura Manchega y sus relaciones con la Cuenca del Tajo. Universidad Complutense. 787 p.
  • González Martín,I.A. et al. (1987). Evolución geomorfológico de las lagunas de Ruidera (Albacete-Ciudad Real). Estudios Geológicos 43: 227-239.