Naturparko Collados del Asón

La Natura Parko Collados del Asón, en hispana Parque Natural Collados del Asón, estas protektita natura loko en la regiono Kantabrio, kiu estis deklarita natura parko la 18an de Februaro 1999 per la Leĝo de Kantabrio 1/1999,​ kaj inkludita en la Reto de Protektitaj Naturaj Lokoj de Kantabrio per la Leĝo de Kantabrio 4/2006, de 19a de Majo, pri Konservado de Naturo.​

Naturparko Collados del Asón
natura parkoprotektata areo • natural park [+]

ŜtatoHispanio
KomunumoKantabrio

Koordinatoj43° 11′ 41″ N, 3° 35′ 52″ U (mapo)43.19479-3.597679Koordinatoj: 43° 11′ 41″ N, 3° 35′ 52″ U (mapo) [+]
Areo46,09 km² (4 608,91844 ha) [+]

Estiĝo18-a de februaro 1999

Naturparko Collados del Asón (Kantabrio)
Naturparko Collados del Asón (Kantabrio)
DEC
Naturparko Collados del Asón
Naturparko Collados del Asón
Map
Naturparko Collados del Asón
Vikimedia Komunejo:  Los Collados del Asón Natural Park [+]
vdr
Ekfluejo de la rivero Asón.

Ĝi estas en la Kantabra Montaro sudoriente de Kantabrio kaj la totalo de ĝia teritorio, kun areo de 4740 ha, el kiuj 4020 ha estas apartenantaj al la municipo Soba kaj 720 Ha estas en privata tereno, estas sur altecoj inter 240 kaj 1632 msm.

Temas pri tre aparta areo de granda intereso, kun kalkoŝtonaj krutaĵoj, arbaretoj de fagoj kaj esceptaj kverkaroj, kun herbejoj faritaj de homoj, por la brutobreda profito. Tiu habitato tiom diversa, ebligas la disvolvigon de varia natura faŭno karaktera de la Kantabra Montaro. La parko estas en zono tradicie tre senhoma, sed kiu ebligis, ke la grado de natureco de la tuto estas tre alta.

Tradicia arkitekturo en la domaro San Antonio de Asón (Soba).

La malgranda domaro Asón (en la municipo Soba) estas la nura loĝloko ene de la limoj de la parko.

Pri faŭno estas ampleksa montro de la kantabra montara faŭno, elstare grandaj rabobirdoj, kiel la gipo, la perknoptero, la serpentaglo kaj la akcipitro. Inter mamuloj, pro la alta denseco de grotoj, menciidas la vespertoj (Miniopterus schreibersii, Rhinolophus euryale kaj Rhinolophus ferrumequinum. En la riveroj de la parko abundas la truto kaj la salmo.

Eksteraj ligiloj redakti