Naturrezervejo "Kabo Martjano"

Naturrezervejo "Kabo Martjano" (ruse Мыс Мартьян, ukraine Мис Мартьян, krime-tatare Martyan Burun, Мартьян Бурун) estas naturrezervejo, kiu troviĝas sur la samnoma kabo en la orienta parto de la Jalta municipo (Krimeo, Ukrainio). La rezervejo estis kreita la 20an de februaro 1973 kaj okupas 240 hektarojn (duono de la teritorio apartenas al la maro)[1]. Laŭ la klasifiko de IUKN la rezervejo havas la statuson Ia (absoluta natura rezervejo).

Naturrezervejo "Kabo Martjano"
Vidaĵo al la kabo Martjano
Vidaĵo al la kabo Martjano
Zapovednik • protektata areo de Ukrainio
Bazaj informoj
Situo: Krimeo, Ukrainio
Plej proksima urbo: Jalto
Geografia situo 44° 30′ 35″ N, 34° 15′ 0″ O (mapo)44.50972222222234.25Koordinatoj: 44° 30′ 35″ N, 34° 15′ 0″ O (mapo)
Naturrezervejo "Kabo Martjano" (Ukrainio)
Naturrezervejo "Kabo Martjano" (Ukrainio)
DEC
Naturrezervejo "Kabo Martjano"
Naturrezervejo "Kabo Martjano"
Situo de Naturrezervejo "Kabo Martjano"
Map
Naturrezervejo "Kabo Martjano"
Areo: 2,4 km²
Fondita: 1973
Estrado
Respondeca instanco: Nacia akademio de agrokulturaj sciencoj de Ukrainio
vdr

Historio redakti

La teritorio de la nuna rezervejo antaŭe apartenis al Nikita botanika ĝardeno. Jam en 1969 ĉi tie estis trovitaj kaj nomumitaj kiel arkeologia monumento la restaĵoj de mezepoka fortikaĵo Ruskofil-Kale (konserviĝis restaĵoj de muroj, datitaj je 13a-15a jarcentoj).

La naturrezervejo estis oficiale fondita la 20an de februaro 1973 per speciala decido de konsilio de ministroj de USSR[2] (samtage estis fondita ankaŭ la Jalta mont-arbara naturrezervejo).

Geografio kaj klimato redakti

La rezervejo okupas relative mallarĝan (ĝis 1,2 km. larĝan kaj ĉ. 2 km. longan) apudmaran ter-strion inter la loĝlokoj Nikito kaj Danilovka kaj ankaŭ la apudan maran areon. La suma areo de la rezervejo estas 2,4 km², kio faras ĝin la plej malgranda naturrezervejo de Ukrainio. La maksimumaj altoj de la rezervejo atingas ĉ. 250 m. super la mar-nivelo.

La klimato de la rezervejo estas mediteranee tropika: la somero estas varmega kaj seka, la vintro estas milda kaj humida. La jaraveraĝa aertemperaturo estas +13,3-13,9°С, la averaĝa aertemperaturo de julio estas +25°С, de januaro — +4°С. Jaraveraĝa kvanto de precipitaĵoj estas 560 mm.[1]

Flaŭro kaj faŭno redakti

La mara parto de la rezervejo estas loĝata de 129 specioj de grandaj algoj, 59 specioj de diatomeoj kaj 65 specioj de cianobakterioj; krome ĝi estas loĝata de pli ol 200 specioj de maraj animaloj (fiŝoj, moluskoj kaj krustacoj)[1].

La ĉefa flaŭra valoraĵo de la rezervejo estas la relikva arbareto de greka junipero (Juniperus excelsa; la plimulto de la arboj aĝas ĉ. 100 jarojn, iuj specimenoj aĝas ĝis 500). Krom junipero aparte gravaj reprezentantoj de la rezerveja flaŭro estas orienta arbuto, atlasa pistacio, pika rusko. Entute la flaŭro de la rezervejo nombras ĉ. 540 plantospeciojn, inter kiuj 38 estas registritaj en la ruĝa libro de Ukrainio.

La faŭno de la rezervejo nombras ĉ. 1100 speciojn de animaloj (18 mamuloj, 150 birdoj, 7 reptilioj, 4 amfibioj, 70 fiŝoj, 91 moluskoj, ĉ. 700 specioj de insektoj k. a.). Al la plej raraj specioj apartenas du specioj de kolubredoj (Dolichophis caspius, Zamenis situla), andvedo Pseudopus apodus kaj aparta subspecio de geko Mediodactylus kotschyi danilewskii — tiuj specioj estas registritaj en la ruĝa libro de Ukrainio[1].

Viziteblo redakti

Oficiale la eniro en la rezervejon estas malpermesita. Nikita botanika ĝardeno foje organizas unuopajn ekoturismajn ekskursojn tra la teritorio de la rezervejo, sed pro malfacilaj reliefaj kondiĉoj kaj manko de bonaj padoj ili ne estas popularaj. Malgraŭ tio la rezervejo (ĉefe ĝia marbordo) estas popularaj inter la lokaj loĝantoj por somera ripozo (ankaŭ por la nudisma).

Piednotoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Rezervejo "Kabo Martjano" (ukraine). ukrainaincognita.com. Alirita 2013-09-15.
  2. Ŝtata naturrezervejo "Kabo Martjano" (ruse). crimea.ru. Alirita 2013-09-15.

Ligiloj redakti