Naum Râmniceanu
Naum Râmniceanu [rimniĉanu], naskiĝinta la 27-an de novembro 1764 en Corbi (RO), mortinta en 1838 aŭ 1839 en monaĥejo Cernica (distrikto Ilfov), estis rumana kronikisto, poeto kaj tradukisto.
Naum Râmniceanu | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 27-an de novembro 1764 en Corbi | |
Morto | 30-an de novembro 1837 (73-jaraĝa) | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto ![]() | |
Liaj gepatroj estis en 1755 irintaj de Jina (distrikto Sibiu) al Corbi por eskapi de la malbonaj kondiĉoj por ortodoksuloj[1]. Ili sendis la filon por gimnazia instruado al Bukareŝto. En 1784 li monaĥiĝis en monaĥejo Hurez. Dum la aŭstria-turkia milito, en 1788, li rifuĝis al Jina, hejmo de liaj gepatroj. Poste li iris kiel religia instruisto al Banato kaj vivis en monaĥejo Lipova[2].
Naum Râmniceanu bone sciis Slavonon kaj la antikvan kaj modernan helenajn lingvojn. Li verkis multajn diversspecajn skribaĵojn pri historio, filologio, literaturo kaj teologio[2].
Siajn lastajn jarojn li pasigis en monaĥejo Cernica; tie li ankaŭ mortis.
Notoj
redakti- ↑ NAUM RÂMNICEANU Personalitate religioasa a satului Corbi (rumane). Alirita 2012-08-18.[rompita ligilo]
- ↑ 2,0 2,1 Naum Râmniceanu (rumane). Alirita 2012-08-18.[rompita ligilo]