Navarredonda de Gredos

Navarredonda de Gredos [nabareDONda deGREdos] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Navarredonda de Gredos estas komprenebla etimologie kiel Ronda Altbieno de Gredos, alude al la montaro. Pro la montaro estas montokapro en la blazono.

Navarredonda de Gredos
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05635
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 442  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 22′ N, 5° 8′ U (mapo)40.3625-5.1336111111111Koordinatoj: 40° 22′ N, 5° 8′ U (mapo) [+]
Alto 1 523 m [+]
Areo 79 km² (7 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navarredonda de Gredos (Provinco Avilo)
Navarredonda de Gredos (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Navarredonda de Gredos
Navarredonda de Gredos (Hispanio)
Navarredonda de Gredos (Hispanio)
DEC
Situo de Navarredonda de Gredos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navarredonda de Gredos [+]
vdr
Navarredonda de Gredos en la provinco Avilo.
Preĝejo.
Pejzaĝo rivera.
Barajas.
Parador de Gredos.
Pinara forstado.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Navarredonda de Gredos kaj Barajas; ĝi okupas totalan areon de 78,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 424 loĝantojn. Ĝi perdis 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 67 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun San Martín de la Vega del Alberche, Navadijos, Hoyos de Miguel Muñoz, Hoyos del Espino, San Martín del Pimpollar, El Hornillo kaj El Arenal. Ĝi estas sur la norda deklivaro de la Sierra de Gredos. La arbaro estas ĉefe de pinoj.

La municipa ĉefurbo, sur 1523 m.s.m., estas la kvina plej alta de Hispanio kaj la dua plej alta de la provinco kaj de la regiono, malantaŭ la apuda loĝloko Hoyos de Miguel Muñoz. La plej alta pinto en la municipa teritorio estas Mediodía (2219 m.s.m.), suu la suda pinto ĉe la limo kun El Hornillo. La plej malalta zono estas la loko kie la rivero Tormes eliras el la municipo en la okcidenta limo (proksimume 1400 m.s.m.).[1] Dum la rivero Tormes apartenas al la baseno de la rivero Doŭro, la orienta parto de la municipa teritorio lima kun San Martín del Pimpollar apartenas al la baseno de la rivero Alberche, siavice alfluanto de la rivero Taĵo. La ĉefa rivero estas Tormes, kiu ekfluas ene de la municipo kaj trafluas en direkto okcidenten.

Historio

redakti

Kvankam ne estas pruvoj de araba okupado, plej verŝajne berberaj paŝtistoj enkondukis ŝafojn kaj la praktikon de transmigra brutobredado. Okazis reloĝado el la 13-a jarcento. En la 14-a jarcento jam kunekzistis montaraj arbaroj inter kiuj unuaj padoj por transmigra brutobredado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Municipa regularo de Navarredonda de 1459, tiu havis ian aŭtonomecon. Ĉirkaŭ la 15-a ĝis la 17-a jarcento la loko pintis, ĉefe per disvolvigo de ĉaroj. La preĝejo estas de la 16-a jarcento. Ĉirkaŭ la 17-a jarcento okazis ĝenerala krizo de ŝafindustrio. la areo dekadencis kaj oni ŝanĝis al bovoj. Dum la 19-a kaj unua duono de la 20-a jarcentoj la loĝantaro kreskis, sed meze de la 20-a jarcento ege malkreskis.

Unu jaron antaŭ la komenco de la Hispana Enlanda Milito, en Junio 1935, okazis en la Parador de Gredos —ŝtata hotelego, apartenanta al la municipa teritorio— kunsido de falangista estraro cele al okazigo de militista puĉo, kiu finfine estis la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936.[2][3] En 1978 kunsidis en la Parador Miguel Herrero Rodríguez de Miñón (UCD), Gabriel Cisneros Laborda (UCD), José Pedro Pérez Llorca (UCD), Gregorio Peces Barba (PSOE), Manuel Fraga Iribarne (AP), Jordi Sole Tura (PCE-PSUC) kaj Miquel Roca Junyent (Convergencia) por interkonsenti pri la skizo de la Hispana Konstitucio de 1978.[4][5]

Tradiciaj enspezofontoj estis brutobredado (bovoj) kaj rilata komercado. Lastatempe natura, sporta, kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado tra naturaj lokoj, montogrimpado, skiado ktp.). La hotelego Parador de Gredos estis inaŭgurita en 1928 fare de la reĝo Alfonso la 13-a, kaj estis la unua hotelo de la Nacia Reto de Paradores.​

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Centro Nacional de Información Geográfica (CNIG) - Ministerio de Obras Públicas, Transportes y Medio Ambiente, eld. (1995). Mapa guía 1:50.000 - Macizo Central de Gredos (1a eldono). NIPO 162-95-004-X.
  2. Álvarez Tardío, Manuel; Villa García, Roberto (2011). Nuevos estudios sobre la Cultura Política en la II República Española 1931-1936. Ciencias jurídicas y sociales. Madrid: Dykinson. ISBN 9788499828039. p. 52.
  3. Preston, Paul (2011). El holocausto español: odio y exterminio en la Guerra civil y después. Barcelona: Debate. ISBN 9788483068526.
  4. Constitución Española Arkivigite je 2022-05-21 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 20an de Marto 2022.
  5. en Vanity Fair Alirita la 20an de Marto 2022.