Nazia oro, Nazirabita oro aŭ pli simple rabita oro (en germana Raubgold, "rabita oro") estas la oro rabita de la Nazia reĝimo kaj kaŝita aŭ translokigita fare de la Nazia Germanio al eksterlandaj bankoj dum la Dua Mondmilito. La reĝimo plenumis politikon rabadi siajn viktimojn por financi la militon, kolektante la rabaĵojn en centraj stokejoj. La eventuala ŝanĝo de oro kontraŭ valuto okazis en kunlaboro kun multaj individuaj kunlaborismaj institucioj. La preciza identeco de tiuj institucioj, same kiel la preciza etendo kaj kvanto de la transŝanĝo, restas neklara.

Nazirabita oro stokita en salminejo de Merkers.
Kiel Ministro de Ekonomio, Walther Funk akcelis la procezon de rearmado kaj kiel prezidento de la Reichsbank bankigis por la SS la orajn ringojn de la viktimoj de Buchenwald.

Granda parto de tiu oro devenus el rabado al judoj kaj ĉefe al tiuj deportitaj al koncentrejoj, kie eĉ okulvitrojn aŭ orajn dentojn oni elprenis el ili. Ankaŭ valoraj artaĵoj sekvis similan itineron.

La nuntempa rezulto de la Nazia oro kiu malaperis en eŭropaj bankaj institucioj en 1945 iĝis temo de kelkaj libroj, Konspira teorio, kaj malsukcesa jura proceso en Januaro 2000 kontraŭ la Vatikana Banko, la Franciskana Ordeno, kaj aliaj supozeblaj profitintoj. En la komenco de Spetembro 2015 disvastiĝis novaĵo ke oni esploras eblon pri trovejo de kaŝita trajno ŝarĝita je nazia oro en Pollando, nome inter Breslaŭ kaj Walbrzych, kiuj tiam estis parto de germana teritorio.[1]

Notoj redakti

  1. Polonia empieza a inspeccionar el sitio del supuesto tren del oro nazi. Los dos cazatesoros que dicen haber descubierto el tren piensan financiar un museo, El País, Madrido, 4a de Septembro 2015, [1] Alirita la 9a de Septembro de 2015.

Referencoj redakti

ASIN B0007DWXR8

Bibliografio redakti

[rompita ligilo]

[rompita ligilo] ASIN B000OL6LK8

  • Yeadon, Glen. (2008) The Nazi Hydra in America. Progressive Press, p. 700. ISBN 0-930852-43-5.

Eksteraj ligiloj redakti