Neŭraminidazoj estas familio de enzimoj, kiuj disigas salivacidojn disde aminoglikoproteinoj kaj kaŭzas ke ili iĝas digesteblaj. Tiaj enzimoj oftas en virusoj, bakterioj, aliaj unuĉelulo, parazitoj kaj fungoj, sed ankaŭ ekzistas en la lizosomoj kaj la ĉelmembranoj de bestoj kaj homoj. Tie ili esencas por la katabolismo de la tiulokaj aminoglikoproteinoj kaj membranaj gangliosidoj. Se la enzimoj pro malsano mankas, la aminoglikoproteinoj kaj membranaj gangliosidoj tro multiĝas en la sango kaj urino.

Neŭraminidazo

Virusa enzimo redakti

Neŭraminidazoj estas fikse enkonstruitaj en la membrano de multaj virusoj, ekzemple tiuj respondecaj por morbilo, epidemia parotidito, gripo de tipoj A kaj B. Ili disigas glikoproteinojn de la membranoj de virusoj kaj iliaj gastigaj ĉeloj, por liberigi la viruson post ties multiĝo el la infektita gastiga ĉelo.

Tiel nomitaj neŭraminidazo-inhibantoj estas medikamentoj, kiuj malrapidigas tiun proceson de disiĝo de la gastiga ĉelo post infektiĝo per gripaj virusoj. Ĝenerale oni konsideras grave doni la medikamenton ene de la unuaj 48 horoj post la montro de unuaj simptomoj. Al tiu grupo de medikamentoj apartenas la substancoj Oseltamiviro kaj Zanamiviro. Ĝi uziĝas interalie en la terapiado de la viruso H5N1 kaj de la gripa pandemio de 2009.

Ekzistas naŭ tipoj de neŭromidazoj de gripo-A-virusoj - ili ricevis la nomojn N1 ĝis N9.

Eksteraj ligiloj redakti