Nealiĝintaj deputitoj (franca Nacia Asembleo)

La nealiĝintaj deputitoj de la nacia Asembleo estas la deputitoj, kiuj estas nek anoj nek alligitaj al parlamenta grupo.

La nealiĝintaj deputitoj ne konsistigas grupon[1] kaj ne estas reprezentataj en la kunveno de la prezidantoj kaj en la estraro de la Asembleo. Ili tamen havas iujn rajtojn de la konsistigitaj grupoj, aparte atribuon de paroltempo por la diskuto de leĝprojektoj.

La anstataŭantoj de deputitoj nomumitaj en la registaron, eksiĝintaj, malpermesitaj aŭ mortintaj, tuj apartenas al la grupo de nealiĝintaj deputitoj, kiam la anstataŭo estas anoncita de la prezidanto de la nacia Asembleo antaŭ ol ili eble elektas aliĝi al parlamenta grupo. Pro la mallongeco de tiu stato, neniu el tiuj deputitoj estas menciita sube.

Konsisto redakti

14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko (ekde la 20-a de junio 2012) redakti

La 26-an de junio 2012, je la malfermo de la à l'ouverture de la 14-a parlamenta periodo, la neregistritaj deputitoj estis naŭ. Tiu grupo estas konsiderata kiel opozicia[2].

Listo de la nunaj nealiĝintaj deputitoj (interkrampe : klasado de la ministerio pri enlandaj aferoj se malsama al la nomo de la partio, koalicio aŭ deputito) :

Nomo Politika partio Distrikto N° distr. Notoj
Sylvie Andrieux   eksa - Socialisma partio (PS) Bouches-du-Rhône (3-a) 01303 Eksigita el Socialisma grupo (SRC) la 22-an de majo 2013 sekve de kondamno pro devojigo de ŝtata mono
Véronique Besse   Mouvement pour la France (MPF) (Diversa Dekstro) Vendée (4-a) 08504
Nicolas Dupont-Aignan   Debout la République (DLR) (Diversa Dekstro) Essonne (8-a) 09208
Gilles Bourdouleix   Centre national des indépendants et des paysans (CNIP) (Diversa Dekstro) Maine-et-Loire (5-a) 04905
Jean Lassalle   Mouvement démocrate (MoDem) (Le Centre pour la France) Pyrénées-Atlantiques (4-a) 06404
Gilbert Collard   Sendependaj (SE) (Rassemblement Bleu Marine (RBM)) Gard (2-a) 03002
Marion Maréchal-Le Pen   Front National (FN) (Rassemblement Bleu Marine (RBM)) Vaucluse (3-a) 08403
Jacques Bompard   Ligue du Sud (LS) (Ekstrema Dekstro) Vaucluse (4-a) 08404

Malnovaj nealiĝintoj redakti

Oficiala fonto : Oficiala listo de la modifoj faritaj en la konsisto de la nacia Asembleo sur retpaĝo de la nacia Asembleo

Nomo Politika partio Distrikto N° distr. Notoj
Ary Chalus   Guadeloupe unie, socialisme et réalités
(Diversa Maldekstro)
Gvadelupo (3-a) 97103 Li anoncis la 4-an de julio 2012 ke li aliĝis al la grupo "Radical, républicain, démocrate et progressiste" (Maldekstra Radikala Partio).
David Vergé   Sendependa
(Diversa Dekstra)
Wallis-et-Futuna (1-a) 98601 Kvankam li estis konsiderata de la ministerio pri enlandaj aferoj kiel "Diversa Dekstro" okaze de sia elekto, li aliĝis al la socialisma, respublikisma kaj civitana grupo kiel alligita la 25-an de julio 2012.
Yannick Moreau   Sendependa
(Diversa Dekstro)
Vendée (3-a) 08503 Ano de la grupo de nealiĝintoj, li decidis la 17-an de junio 2013 aliĝi al la grupo UMP.

13-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko (de la 20-a de junio 2007 ĝis la 19-a de junio 2012) redakti

Origine 6, la nealiĝintaj deputitoj estis 12 fine de la 13-a parlamenta periodo.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti