14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko

Konsisto de la nacia Asembleo redakti

155 virinoj estis elektitaj aŭ reelektitaj, t.e. 26,86 % el la 577 deputitoj :

Le dojeno estas François Scellier, radikala deputito ligita al la frakcio UMP de la 6-a distrikto de Val-d'Oise, naskiĝinta la 7-an de majo 1936. La plej juna estas Marion Maréchal-Le Pen, deputito de Nacia Fronto (FN) de la 3-a distrikto de Vaucluse, naskiĝinta la 10-an de decembro 1989.

Modifoj de la konsisto de la Asembleo redakti

Pro nerajto okupi registaran kaj parlamentan oficojn, la ministroj disponas unu monaton por elekti unu el la oficoj. Por tiuj, kiuj decidis resti en la registaro, la artikolo 7 de la regularo de la Asembleo antaŭvidas ke la prezidanto petu de la registaro la nomon de la personoj elektitaj samtempe kiel ili, kaj deklaru ilian anstataŭiĝon.

La ministroj de la dua registaro de Jean-Marc Ayrault estintaj nomumitaj per dekreto de la 21-a de junio 2012, la 24 el ili, kiuj estis elektitaj la 10-an aŭ la 17-an de junio 2012, vidis sian mandaton finiĝi la 21-an de julio 2012. Iliaj anstataŭantoj anstataŭis ilin ekde la 22-a de julio 2012 je 0:00 horo.

La konsisto de la Asembleo estis modifita en 2012 kaj 2013 per vico da ok partaj parlamentaj balotoj sekve de balotaj kontencioj deciditaj de la Konstitucia Konsilio kaj de demisio de Jérôme Cahuzac. Ili konkludis al gajno de unu seĝo por la plejmulto kaj de kvar seĝoj por la opozicio.

Elekto de la prezidanto de la nacia Asembleo redakti

La prezidanto de la nacia Asembleo estis elektita en la 26-a de junio 2012, okaze de malferma kunveno de la nova parlamento. Ĝi estis prezidata de la dojeno, François Scellier, helpata de anaro konsistanta el la ses plej junaj deputitoj, t.e. Marion Maréchal-Le Pen, Gérald Darmanin, Laurent Marcangeli, Damien Abad, Virginie Duby-Muller kaj Razzy Hammadi. La socialista frakcio elektis Claude Bartolone kiel kandidaton per 127 voĉoj. Jean Glavany (59 voĉoj), Élisabeth Guigou (50 voĉoj) kaj Daniel Vaillant (22 voĉoj) estis ankaŭ kandidatoj. La nura alia kandidato estis la eliranta prezidanto, Bernard Accoyer. La dudek sep deputitoj nomumitaj ministroj, povis nek voĉdoni, nek esti anstaŭataj de siaj anstataŭantoj, kiuj sidos nur unu monaton post la nomumo de la registaro, t.e. la 22-an de julio 2012.

Kandidato Distrikto Politika
frakcio
Voĉoj % Rezulto
Claude Bartolone Seine-Saint-Denis (9-a distrikto) SOC 298 61,44 Elektita
Bernard Accoyer Haute-Savoie (1-a distrikto) UMP 185 38,15 Eliranta
Aliaj 2 0,41
Enskribitoj 550 100,00
Voĉdonantoj 540 98,18
Blankaj kaj nulaj 55 10,19
Esprimitaj 485 89,81

Parlamentaj frakcioj redakti

Parlamenta frakcio anaro en la 9-a de junio 2013
(+ parencigitoj)
Frakci-prezidanto
GDR Grupo "Demokrata kaj Respublika Maldekstro"[1] 15 André Chassaigne
SRC Socialista, Respublikana kaj Civitana[2] 275 + 17 Bruno Le Roux
RRDP Radikala, Respublika, Demokrata kaj Progresisma frakcio[3] 16 Roger-Gérard Schwartzenberg
EKOLO Ekologiisma frakcio[4] 17 François de Rugy
UDI Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj[5] 31 Jean-Louis Borloo
UMP Frakcio "Unuiĝo por Popola Movado"[6] 187 + 10 Christian Jacob
NI Nealiĝintoj 8 Sen prezidanto

Rezultoj de la deputitaj balotoj en 2012 redakti

 
Konsisto de la nova Nacia Asembleo laŭ politika pozicio
Rezultoj de la francaj deputitaj balotoj de la 10-a kaj 17-a de junio 2012
Politikaj
partioj
Unua balotvico Dua balotvico Elektitoj
Voĉoj % Elektitoj Voĉoj % Seĝoj %
Socialista Partio (PS) 7 618 326 29,35 22 9 420 889 40,91 280 48,53
Eŭropo Ekologio La Verduloj (VEC) 1 418 264 5,46 1 829 036 3,60 17 2,95
Diversaj maldekstruloj (DVG) 881 555 3,40 1 709 395 3,08 22 3,81
Maldekstra Radikala Partio (PRG) 428 898 1,65 1 538 331 2,34 12 2,08
Prezidenta plimulto 10 347 043 39,86 25 11 497 651 49,93 331 57,37
Unuiĝo por Popola Movado (UMP) 7 037 268 27,12 9 8 740 628 37,95 194 33,62
Diversaj dekstruloj (DVD) 910 034 3,51 1 417 940 1,82 15 2,60
Nova Centro (NCE) 569 897 2,20 1 568 319 2,47 12 2,08
Radikala Partio (PRV) 321 124 1,24 - 311 199 1,35 6 1,04
Centrisma Alianco (ALLI) 156 026 0,60 - 123 132 0,53 2 0,35
Parlamenta dekstro 8 994 349 34,66 11 10 161 218 44,12 229 39,69
Nacia Fronto (FN) 3 528 663 13,60 - 842 695 3,66 2 0,35
Fronto de Maldekstro (FG) 1 793 192 6,91 - 249 498 1,08 10 1,73
La Centro por Francio (CEN) 458 098 1,77 - 113 196 0,49 2 0,35
Maldekstraj ekstremistoj (EXG) 253 386 0,98 - - - - -
Ekologiistoj (ECO) 249 068 0,96 - - - - -
Regionistoj (REG) 145 809 0,56 - 135 312 0,59 2 0,35
Aliaj (AUT) 133 752 0,52 - - - - -
Dekstraj ekstremuloj (EXD) 49 499 0,19 - 29 738 0,13 1 0,17
Enskribitoj 46 082 104 100,00 43 233 648 100,00
Sindetenoj 19 712 978 42,78 19 281 162 44,60
Balotintoj 26 369 126 57,22 23 952 486 55,40
Blankaj kaj nulaj 416 267 1,58 923 178 3,85
Esprimitaj 25 952 859 98,42 23 029 308 96,15
Rezultoj proklamitaj de la censaj komisionoj, publikigitaj de la franca ministerio pri enlandaj aferoj [1]
Politikaj nuancoj elektitaj de la ministerio pri enlandaj aferoj Politikaj nuancoj sur la interretejo de la ministerio pri enlandaj aferoj


Sinsekvaj registaroj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti