Kaledonio Kune (france "Calédonie ensemble") estas centre dekstra politika partio de Nov-Kaledonio, oficiale fondita okaze de sia fonda kongreso de Kuendu Beach en la kvartalo Nouville en Numeo la 11-an de oktobro 2008. Ĝi estis fondita de disidentoj de Estonteco Kune, kontraŭsendependisma partio fondita en 2004 kaj sola por regi ĝis en 2007, kiuj volas esti la defendantoj de la origina ideologio de tiu lasta movado. GHvidataj de la prezidanto de la suda provinco Philippe Gomès, ili riproĉis al Estonteco Kune, sub estrado de Didier Leroux kaj Harold Martin, estis fariĝinta « la politika ostaĝo » de La Kuniĝo-UMP.

Kaledonio Kune
Calédonie ensemble
Emblemo de Kaledonio Kune
partio
Estro Philippe Gomès
Ĝenerala sekretario Philippe Michel
Ĝeneralaj vicsekretarioj Sonia Lagarde - Hélène Iekawé - Michel Lasnier
proparolantoj Philippe Dunoyer - Gérard Poadja
Membroj de la registaro de Nov-Kaledonio Sonia Lagarde kaj Philippe Gomès (deputitoj)
Fondiĝo 11-a de oktobro 2008
Ĉefa sidejo 40, rue de la Respubliko
98800 Numeo
Koloro(j) blua, oranĝkolora
Ideologio Centre dekstra, socialliberalismo, aŭtonomismo, kontraŭsendependismo
Asembleo
15 / 54
Suda provinco
16 / 40
Norda provinco
3 / 22
Provinco de insuloj
0 / 14
Deputitoj
2 / 577
Retejo http://www.caledonie-ensemble.com
vdr

De la malnova Estonteco Kune, Kaledonio Kune prenis la plimulton de siaj elektitoj en la Asembleo de la suda provinco (16 el 20) kaj do al la Asembleo (12 el 17). Tamen, la 4 membres elektitaj por la frakcio ankoraŭ unuiĝinta de Estonteco Kune en 2007 (kaj aparte la plenuma prezidanto, Harold Martin), kaj la unika elektito en 2004 de la partio en la norda provinco (Armande Duraisin), restis fidelaj al Didier Leroux.

Elektitoj redakti

Parlamentanoj redakti

Kaledonio Kune havas, ekde la deputitaj balotoj de la 17-a de junio 2012, la du seĝojn de deputito reprezentantoj de Nov-Kaledonio en la Nacia Asembleo, kun :

Ili sidas en la centre dekstra frakcio de Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI).

En la registaro redakti

 
Hélène Iekawé, membro de Kaledonio Kune en la registaro de Nov-Kaledonio ekde 2011

En la Asembleo redakti

La 29-an de aŭgusto 2012, la kandidato de Kaledonio Kune, Gérard Poadja, estis elektita prezidanto de la Asembleo por unujara mandato per 28 voĉoj kontraux 25 al la eliranto Rock Wamytan, kandidato de la partioj FLNKS kaj UNI, en la 3-a balotvico.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Ŝablono:Ligiltabelo Politikaj partioj de Nov-Kaledonio