Estonteco Kune (Nov-Kaledonio)

eksa centre dekstra politika partio en Nov-Kaledonio

Estonteco Kune (france l'Avenir Ensemble, prononco laŭ sistemo IFA lav(ə)niʁ ɑ̃sɑ̃bl) estis centre dekstra politika partio en Nov-Kaledonio apogante la konservadon de politikaj kaj administraj ligoj kun Francio. Ĝi oficiale formitas dum ĝia fonda kongreso la 28-an de aŭgusto 2004 en Noumeo.

Estonteco Kune
l'Avenir Ensemble
partio
Lando  Nov-Kaledonio
Estro Harold Martin
Fondiĝo 2004
Dissolvo 2017
Ĉefa sidejo 2 bis, Boulevard Vauban - Centre Ville, 98800 Numeo
Koloro(j) oranĝkolora
Ideologio centrismo, kontraŭsendependismo, liberalismo, kristana demokratio
Retejo Oficiala retejo en arkiva stato de majo 2013
vdr

La nomo l'Avenir Ensemble reflektas la deziron de la partio unuigi novkaledonanojn de ĉiuj etnoj (helhaŭtaj eŭropanoj, melaneziaj kanakoj, polineziaj enmigrintoj, ktp.) en komunan estontecon, malakceptante la etnajn opoziciojn de la ĝis nun regantaj partioj de Nov-Kaledonio (helhaŭtaj kontraŭ-sendependecaj partioj kontraŭ kanakaj sendependecaj partioj). La aktivuloj de L'Avenir Ensemble kredis je multetna kaj multkultura estonteco por Nov-Kaledonio.

En 2017 la partianoj transformis la movadon al nova partio Les Républicains calédoniens ("la kaledoniaj respublikanoj") daŭrigante la bazan partian politikon kun aldonaj novkaledoniaj liberaluloj kaj konservativuloj post la baloto de 2017 por la Nacia Asembleo de Francio.

Ekstera ligilo

redakti