Nebreda [neBREeda] estas municipo de Hispanio, en la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi havas areon de 28,43 km² kun 51 loĝantoj (2021).

Nebreda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09348
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 52  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 3° 38′ U (mapo)41.968888888889-3.6347222222222Koordinatoj: 41° 58′ N, 3° 38′ U (mapo) [+]
Alto 915 m [+]
Areo 28,43 km² (2 843 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nebreda (Provinco Burgoso)
Nebreda (Provinco Burgoso)
DEC
Nebreda
Nebreda
Situo de Nebreda
Nebreda (Hispanio)
Nebreda (Hispanio)
DEC
Nebreda
Nebreda
Situo de Nebreda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nebreda [+]
vdr

Estas bestokadavrejo je 1,8 km kien venas manĝi la gipoj de la zono, eĉ kelkaj monaĥvulturoj, el la montaro Sierra de la Demanda.

En la montoj de Nebreda estas observeblaj juniperoj, el kiuj kelkaj dujarmilaj, krom kverkoj kaj pinoj.

Ĉe la loka faŭno menciindas ĉefe kapreoloj, aproj, vulpopj, akcipitroj, agloj, milvoj kaj gipoj.

La verkisto Azorín priskribis la vivon de tiu loĝloko per mallonga rakonto publikigita en Januaro 1909 en la gazeto Diario de Barcelona.

Demografio redakti

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
120 113 100 95

Aktualo redakti

Ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo.