Nefiksita loĝantaro

Nefiksita loĝantaro aux flosanta loĝantaro estas la demografia personaro komponita de la homoj kiuj, ne estante oficiale censitaj en la registro de la komunumo, loĝas ĉu provizore ĉu permanente en difinita geografia ento (urbo, vilaĝo, domaro, ktp.).

La loĝantaran censon oni faras de tempo al tempo, sed dume en tiu loko la loĝantaro povis pliiĝi pro diversaj tialoj. Tial ĉiujare oni revizias la loĝantarlistojn pere de la municipalej censoj. Sed ambaŭokaze, pro tre diversaj tialoj, personoj restas neregistritaj, kiuj komponas la flosloĝantaron.

Kelkaj ekzemploj videblas en turismaj loĝlokoj, en kiuj ĝenerale vintre (se temas pro skiejo inverse) estas nur kelkaj centoj da loĝantoj, kaj ekhavas milojn somere. Tamen havante la saman kvanton de hospitalaj, policaj, sanitaraj servoj ktp., tiuj povas iĝi tute nesufiĉaj, kiam estas pli da loĝantoj. Tial, en la planado de infrastrukturoj kaj servoj ege gravas kalkuli la flosloĝantaron de tiu difinita geografia ento en difinita jarperiodo. Simile povas okazi en epokoj de specifaj labortaskoj, kiel povas esti sezono de rikoltado de difinita produkto en agrikulturo, specifaj laboroj en aliaj sektoroj (ekzemple konstruado), oficialaj demarŝoj ktp.

Konata okazo de flosloĝantaro estis en Kalifornio, Usono, inter 1848 kaj 1855 je la Ordeliro, kiam ĝia flosloĝantaro de eŭropa, latinamerika kaj ĉina devenoj pliiĝis el 15 000 ĝis 225 000 en malmultaj jaroj.[1]​ Simile kaj inverse, la indiĝena loĝantaro malpliiĝis el 150 000 personoj ĝis apenaŭ 15 000 en la sama periodo.

Referencoj redakti

  1. JORGE LUIS RODRÍGUEZ La Fiebre del Oro, Origen de una Sociedad Multicultural Alirita la 21an de Majo 2023
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Población flotante en la hispana Vikipedio.