Neila [NEJla] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, je la koincido kun la provinco Sorio (al kies Komarko Pinares ĝi estas krome atribuita) kaj Rioĥo.

Neila
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09679
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 124  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 3° 0′ U (mapo)42.059722222222-2.9969444444444Koordinatoj: 42° 4′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 1 175 m [+]
Areo 68,59 km² (6 859 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Neila (Provinco Burgoso)
Neila (Provinco Burgoso)
DEC
Neila
Neila
Situo de Neila
Neila (Hispanio)
Neila (Hispanio)
DEC
Neila
Neila
Situo de Neila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neila [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
 
Placo.
 
Preĝejo de Sankta Maria.
 
Preĝejo de Sankta Mikaelo.
 
Blazondomo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 68,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 144 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 89 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Huerta de Arriba, Villavelayo (La Rioja), Mansilla de la Sierra (La Rioja), Huerta de Abajo, Quintanar de la Sierra, Regumiel de la Sierra kaj Duruelo de la Sierra. Temas pri montara areo kun loĝloko dividua en tr kvartaloj: nome San Miguel, La Pinilla kaj Santa María, en kies centro estas la ekfluejo de la rivero Najerilla [naĥeRIlja]. Por helpi la naturan konservadon oni deklaris la Naturan Parkon de la Glaĉeraj Lagetoj de Neila en 2008 (Leĝo 12/2008 de decembro).​

Historio redakti

Estis restaĵoj de rominaoj kaj visigotoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento ĉirkaŭ la jaro 966. La unua dokumenta mencio estas de 1125, nome pri la inaŭguro de la preĝejo de Sankta Mikaelo (romanika).

Dum la Mezepokoko ĝi apartenis al la Alfoz de Lara; en 1273 estis ĉefurbo de brutoŝoseo Cañada Real kaj havis reprezentanton en la instituvio por transmigra brutobredado Honrado Concejo de la Mesta. Ĝi prosperis dum jarcentoj pere de la komerco de lano. Atesto de tiu pasinteco estas la blazondomoj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (iam ŝafoj, nun bovoj). Ludas gravan rolon lignoproduktado, ĉasado kaj minado.

Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj, ĉefe de la Natura Parko de la Glaĉeraj Lagetoj de Neila. Inter vidindaĵoj menciindas la du preĝejoj nome de Sankta Mikaelo kaj Sankta Maria, la blazondomoj, la pontoj, la pilorio kaj la groto kaj ekfluejo de la rivero Neila, poste Najerilla.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti