Nektaro estas trinkaĵo simila al suko kiu enhavas parton de la fibro de la frukto fajne kribrita, al kiu oni aldonis ian kvanton de trinkebla akvo, sukerojn (aŭ dolĉigaĵojn kaze de la dietaĵoj), citratacidon kaj diversajn ingrediencojn kaj aldonaĵojn.

Diversaj nektaroj ĉe ĉiovendejo.

Karakteroj redakti

La nektaroj estas baze sukoj solvitaj (aŭ malpezitaj) pere de akvo. Ili kutime devenas el diversaj fruktoj kaj la enhavo solvita en akvo dependas el la karakteroj de la pulpo. La produkton estas dekomence pasata tra seninfektigo, tra pasteŭrizado, kontrolo de al pH (ĝenerale sub 4.5) kaj de sukeroj. Por la final enujigo de la nektaro oni povas uzi ujojn ĉu el vitro aŭ el plasto, sed lastatempe plej uzatas Tetra Brik. La enujigo devas esti farata varme je temperaturo ne pli malalta ol 85 gradoj, kaj poste oni sigelas la ujon tuje.

Vidu ankaŭ redakti