La rivero NenNenĝjang (ĉine 嫩江, simpligite 嫩江, pinjine Nèn Jiāng, laŭ la latinliteriga normo Wade-Giles Nun-Chiang), respektive NonNonni (manĉure Non ula) estas rivero en la nordorienta Ĉinio. La rivero fluas tra la norda parto de la provinco Hejlongĝjango kaj la nordorienta parto de Interna Mongolio, kaj parte la rivero estas la limo inter ambaŭ provincoj. Per 1370 kilometroj da longo, la rivero estas la plej longa alfluo al la rivero Songhua.

Nen
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 370 km
Fluo
Geografio
Landoj Popola Respubliko Ĉinio
Regionoj Hejlongĝjango
Map
vdr
situo de la rivero Nen

La rivero fluas precipe suden en vasta valo inter du montoĉenoj okcidenta kaj orienta, kaj renkontas la Duan Riveron Songhua proksime de la urbo Da'an por formi la riveron Songhua.

La rivero Nen estas ripete minacata de fortaj inundoj, kiel okazis ekzemple en la jaroj 1998 kaj 2005.