Malfermi la ĉefan menuon
Pianego Neo-Bechstein en la Teknika Muzeo de Vieno

Komence de la 1930-aj jaroj Fizika Instituto de la Humboldt-Universitato en Berlino (estro: profesoro Walther Nernst) evoluigis kune kun la entreprenoj Bechstein (mekaniko) kaj Siemens / Telefunken (elektroniko) elektroakustikan pianon sub la nomo Neo-BechsteinBechstein-Siemens-Nernst-Flügel, kies kordojn ekfrapis mikromarteletoj (patento: Hans Driescher). Ties svingadojn indukte registris sonpreniloj; valvoamplifilo ilin plifortigis (kaj influis la sonkoloron trans resonancocikloj), kaj laŭtparoliloj reproduktis ilin.

Oni krome povis alligi al la amplifilo fonografon kaj radion, kiu malfermus novajn ludeblecojn (ekz. orkestra partio de pianokonĉerto de la gramofondisko) kaj prosperigus aktivan hejmmuzikon kontraŭ pasiva radiaŭskultado.

Sonprenilo

Pro spacaj kaŭzoj oni kune kondukis po kvin kordojn sub unu sonprenilo. La respektiva patento devenas de Hans Driescher.

150 ekzempleroj estus konstruitaj, el kiu nuntempe ekzistas almenaŭ du funkciantaj, unu en Vieno kaj unu en Berlino. Ĉilasta estas foje uzata publike je avangardaj muzikeventoj. Nuntempe la starloko de 22 ekzempleroj estas konata.

La piankonstrua entrepreno Petrof (Hradec Králové) akiris en 1932 la licencon por produkti la instrumenton. Nur 4 "Neo-Petrof"-oj nuntempe estas konataj, unu staras en la muzikinstrumenta muzeo en Prago, unu en 2007 estis ludopreta restaŭrita en la teknika muzeo de Vieno kaj estas uzata por koncertaj celoj. La regulado estas ekstreme malfacila kaj oni devas translasi ĝin al fakuloj, kiuj sufiĉe bone studis la koncepton de la instrumento.

LiteraturoRedakti

  • Fritz W. Winckel: Das Radio-Klavier von Bechstein-Siemens-Nernst. In: Die Umschau, 35, 1931. S. 840-843.
  • Hans-W. Schmitz: Der Bechstein-Siemens-Nernst-Flügel. Technische Beschreibung. In: Das mechanische Musikinstrument, 16. Jahrgang No. 49, April 1990, S. 21-27.
  • Peter Donhauser: Technische Spielerei oder phantastische Realität? Telefunken und die ersten elektronischen Instrumente in Deutschland. In: Katalog zur Ausstellung Spiel mit Technik, Berlin 2006.
  • Peter Donhauser: Elektrische Klangmaschinen. Die Pionierzeit in Deutschland und Österreich, Boehlau Wien 2007, ISBN 978-3-205-77593-5

Eksteraj ligilojRedakti