Telefunken estis germana entrepreno kiu fabrikis kaj riceviloj de radio kaj televido fondita en 1903. Dekomence temis pri komerca projekto fare de AEG kaj Siemens & Halske, ĝis Siemens foriris en 1941.

Telefunken
negoco • radio manufacturer • Telegraphic address • varomarko vd
Dum 1903 - 1-a de januaro 1967
Jura formo Aktiengesellschaft
Fondintoj Georg von Arco vd
Sidejo Berlino
Lando Germanio
filiaj kompanioj TELDEC »Telefunken-Decca« Schallplatten GmbH • Transradio AG für drahtlosen Übersee-Verkehr vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Logoo de Telefunken.

En 1911, la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a sendis inĝenierojn de Telefunken al West Sayville, Novjorkio, por starigi tri radioturojn de 180 m de alto, kalkulante kun la kunlaborado de Nikola Tesla. Stacio de similaj karakteroj estis konstruita en Nauen, establante tiel la nura sendratan reton de komunikado inter Nordameriko kaj Eŭropo. En 1967 ĝi fuziiĝis kun AEG, kaj tiel ekkoniĝis kiel AEG-Telefunken. Kiam AEG estis aĉetita de Daimler en 1985, la marko «Telefunken» estis nuligita. La komerca merko «Telefunken», tamen, plue estas komercigita de DaimlerChrysler.

Walter Bruch disvolvigis la sistemon PAL de televido tutkolora en Telefunken; tiu sistemo estas la plej uzita en la televidaj sistemoj ekster Ameriko nuntempe. Telefunken | USA™ estis konstituita en 2001 por havigi servojn de plinovigo kaj fabrikado de mikrofonoj Telefunken en Usono.