Novlatino (Courtonne)

(Alidirektita el Neo-Latin)

Novlatino (Neo-latineNeo-latin) estas planlingvo proponita de E. Courtonne en 1875 Rouen, Nice 1885.

Novlatino
Néo-Latine
Skribo Latina alfabeto
Kreinto E. Courtonne
Dato 1875
Lingvaj kodoj
vdr

Bazita sur la modernaj latinidaj lingvoj, malgraŭ tio, la projekto ne estas sufiĉe internacia. Strange ĉiuj radikoj estas unusilabaj. La derivacio estas preskaŭ-natura sed regula, kaj formas familiojn de vortoj. La korelativoj estas radikaj kaj la kategorioj de vortoj estas neŝanĝeblaj.

Ĝi estis prezentata en 1885 al Scienca Societo de Nice, kiu sendis ĝin al ĉiuj konataj sciencaj societoj de latinidparolantaj landoj. Informis ĝian ricevon tri el ili: de Pau, Sens kaj Nimes. Oni proponis, tiam fari internacian kongreson de latinidparolantaj landoj por apogi ĝin, sed, nesurprize, tio ne okazis.


Ekzempleto: Tis ambsate un prem'qe m'at debat (Vi ambiciis premion kiu apartenas al mi).

Bibliografio redakti

  • Courtonne, Élie, Langue internationale Neo-latine. Rouen: Meterie, 1875, 208 pp.[1][2]
  • Courtonne, Élie, Manuel populaire et abrégé de la langue Neo-latine usuelle. Nice: 1885 (48 p.)
  • А.Д.Дуличенко: Международные вспомогательные языки, 1990, paĝoj 103-104, kapvorto Néo-Latine

La projekto ricevis la bibliotekan kodon 417.7 "1875” de Biblioteko Butler.