La neologoj (hungare neológ irányzat) estas unu el la du grandaj komunaj organizaĵoj inter la hungara judaro. Sociale, la liberalaj kaj modernistaj neologoj pli tendencis al integriĝo en la hungaran socion ekde la Epoko de Emancipiĝo en la 19-a jarcento. Tio estis ilia ĉefa kvalito kaj ili estis plejparte la reprezentaĵo de la urbaj, asimilitaj mezklasaj kaj altklasaj judoj. Religie, la neologa rabenaro estis influita unuavice de la pozitiva-historia skolo de Zacharias Frankel, de kiu evoluis ankaŭ la konservema judismo, kvankam la formala rabena gvidantaro havis malmultan influon al la plejparte asimilemaj komuna establo kaj kongregacianoj. Ilia skismo kun la tradiciistaj ortodoksaj judoj iĝis institucia post la Hungara Juda Kongreso de 1868-1869 kaj ili fariĝis aparta konfesio de facto. La neologoj restis organize sendependaj en tiuj teritorioj ceditaj sub la kondiĉoj de la Trianona Traktato de 1920, kaj ili estas ankoraŭ la plej granda grupo inter la hungara judaro.

La neologa Granda Sinagogo de Budapeŝto, la plej granda sinagogo en Eŭropo.