Nette (Rejno)
La Nette estas malgranda rivero en la Ejfelo. Ĝi fontas en Hohenleimbach, trafluas la distriktojn Ahrweiler kaj Mayen-Koblenz antaŭ ĝi enfluas la mezan Rejnon ĉe Weißenthurm. La supra parto trafluas montaron. Ĉe la enbŭiĝo de la rojo Nitz situas la kastelo Schloss Bürresheim. En ĝia meza parto la rivero Nette fluas rande de la regiono Pellenz kaj disdividas ĝin de la regiono Maifeld.
Nette | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato, ![]() |
Longeco | 59,1 km |
Fluo | |
Fonto | ĉe Hohenleimbach |
- Alteco super marnivelo | 562 m m |
Geografio | |
La rivero Nette ne estas ŝipebla. Ĝi nur servas al paperfabriko en Mayen kiel fonto de akvo. Ĝi donas la nomon al biero origine farita en Weißenthurm (Nette-Pils).
Nuntempe oni renaturigas la riveron. Supre de Mayen la rivero estas ŝatata fiŝkapta akvejo.
Lokoj apud la riveroRedakti
La rivero Nette fluas de sia fonto al la buŝo tra jenaj lokoj:
- Arft, vilaĝparto Netterhöfe
- Riedener Mühlen
- Bürresheim
- Mayen
- Trimbs
- Welling
- Polch, vilaĝparto Ruitsch
- Ochtendung
- Plaidt
- Saffig
- Andernach, urboparto Miesenheim
- Weißenthurm
ReferencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Günter Ermlich: Eine Nette-Begegnung. Demnächst sogar mit Delta: Von der Vulkaneifel bis zum Rhein plätschert der Fluss des Jahres. Die Zeit, 25/2008 vom 12. Juni 2008, S. 67 (PDF-Datei, 217 KB)