Neue Schubert-Ausgabe

La Neue Schubert-Ausgabe (originala titolo: germane Franz Schubert. Neue Ausgabe sämtlicher Werke trad. Franz Schubert. Nova eldono de ĉiuj verkoj) estas scienca kritika kompleta eldono de la verkoj de komponisto Franz Schubert (1797–1828). Ĝin eldonas la Internacia Schubert-Asocio; la notovolumoj aperas en la Bärenreiter-Verlag, la kritikaj raportoj en la eldonejo de la Internacia Schubert-Asocio je Tübingen. La eldono konsideras la aktualan fontosituacion kaj la plej novajn esplorrezultojn, ofertante tiel stabilan bazon por scienco kaj muzika praktiko. Neue Schubert-Ausgabe je tio klopodas, kontentigi la specifa karaktero de la ŝuberta verkkompreno, kiu ofte esprimiĝas en egalrajte apudaj versioj kaj en multaj variaĵoj.

Neue Schubert-Ausgabe
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Neue Schubert-Ausgabe
Deutsch-Verzeichnis 1978

Historio redakti

La antaŭaj pripensadoj al nova eldono de Schubert etendiĝis reen ĝis en la 1950-aj jaroj, ĝis kiam ili konkretiĝis: Tiel la historio de la Neue Schubert-Ausgabe komencis la 19-an de novembro 1963, 135-an datrevenon de la mortotago de Franz Schubert, per fondado de la Internacia Schubert-Asocio fare de Walter Gerstenberg kaj Otto Erich Deutsch. Nura tasko de la asocio estas, ebligi la eldonon de ĉiuj verkoj de Franz Schubert, inkluzive la fragmentaĵojn kaj konceptaĵojn. La asocio instalis por tio eldonestraron, al kiu la Universitato je Tübingen disponigis ĉambrojn en la muzikscienca instituto. Samtempe oni ankaŭ establis laborlokon en Vieno, kiu loĝas ĉe la Aŭstra Akademio de la Sciencoj.

Komence Fondaĵo Volkswagen subtenis la novan Schubert-eldonon per starta financado por kvin jaroj kaj restis ligita al la projekto ankoraŭ ĝis 1979. De la aŭstra flanko la projekton kunfinancis komence la Federacia Ministrejo por Trafiko, Novigo kaj Teknologio, en 1967 alvenis la urbo Vieno, kaj en la Schubert-jaro 1978 ankaŭ la Aŭstra Akademio de la Sciencoj (Vieno) aliĝis al la rondo de subvenciantoj. En 1979 la Unuiĝo de la Germanaj Akademioj de la Sciencoj, reprezentata de la Akademio de la Sciencoj kaj Literaturo (Majenco), enprenis la noveldonon de la ŝuberta verkaro en la akademian programon. Ekde tiam Neue Schubert-Ausgabe estas financata per monrimedoj de la Federacia Respubliko Germanujo, de la federaciero Baden-Virtembergo, de la Respublik Aŭstrujo, de la Urbo Vieno kaj de la Aŭstra Akademio de la Sciencoj.

Neue Schubert-Ausgabe ampleksas je sia pretiĝo 83 volumojn en ok serioj:

  1. Eklezia muziko (9 volumoj)
  2. Dramaj verkoj (18 volumoj)
  3. Plurvoĉaj kantaĵoj (4 volumoj)
  4. Lidoj (14 volumoj)
  5. Orkestroverkoj (7 volumoj)
  6. Ĉambromuziko (9 volumoj)
  7. Pianomuziko (12 volumoj)
  8. Aldono (10 volumoj)

Ĉiu notovolumo enhavas krom la verkoj ampleksan antaŭparolon same kiel faksimilo-reproduktaĵojn el la konsultita fonta materialo kiel instrua kompletigo de la eldono. Je la fino de ĉiu volumo troviĝas la ĉapitro „Quellen und Lesarten“ (fontoj kaj legmanieroj/versioj). Detalaj priskriboj de la manskribaĵoj kaj kompletiga registroj kaj korektitaĵoj estas surlstigitaj en apartaj kritikaj raportoj, kiuj aperas ĉe la eldonejo de la Internacia Schubert-Asocio.

Eksteraj ligiloj redakti