Niĝerio en la Olimpikoj

partoprenoj de olimpikaj teamoj el Niĝerio

Niĝeriaj sportistoj unue en 1952 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala niĝeria teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1976, kiam la teamo protestis kontraŭ nekompleta izoliĝo de sud-afrikaj sportistoj antaŭ la olimpiko, kvankam laŭplane sportistoj de tiu lando komplete bojkotiĝu, ĝis la socia sistemo de apartismo tie estos komplete forigita. En vintraj olimpikoj malgrandaj niĝeriaj teamoj partoprenis nur en 2018 kaj 2022, kaj ankoraŭ ne atingis medalon. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 3 orajn, 11 arĝentajn kaj 13 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 74-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Niĝerio en la Olimpikoj

Flago de Niĝerio
IOK-kodo  NGR
NOK Niĝeria Olimpika Komitato
Retejohttps://nigeriaolympic.org (angle)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
2018 · 2022
vdr

La Niĝeria Olimpika Komitato (angle nomata Nigeria Olympic Committee) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1950 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato sekvajare.


Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti