Nicholas Myrepsos
Nicholaus Myrepsos (1240-1280) estis bizanca kuracisto, botanikisto kaj medicina verkisto kiu verkis kompendiaĵon pri medicinaj sciencoj nuntempe ne plu ekzistanta. Li ankaŭ estas inventisto de la "Aleksandria oro", opioida substanco kiu enhavas oron en ĝia komponado kaj estas konsiderata bona konservativaĵo kontraŭ koliko kaj apopleksio.
Νικόλαος Μυρεψός (1240-1280) | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1240 en Aleksandrio, Egiptio | |
Morto | 1280 en Aleksandrio, Egiptio | |
Lingvoj | mezepoka greka • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Salerno | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto verkisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Oni malmulte scias pri la vivo de Nikolao. Li estas verŝajne la sama kuracisto kiu estas menciita fare de George Akropolito kiel estinte eminenta en sia profesio, sed tre senscia pri naturfilozofio. Li ĉeestis ĉe la kortego de Johano la 3-a Doukas Vatatzes (1192-1254) ĉe Niceo, kiam okazis suna eklipso la 6-an de oktobro 1241, kiu baldaŭ antaŭis la morton de la imperiestrino Irene Laskarina. Ĉi tie li estis tenita en granda estimo fare de la imperiestro, kaj ekhavis la dignon de aktuario.[1]
Ĉio tio tre bone kongruas kun la disaj avizoj pri lia dato kaj lia persona historio, kiujn oni trovas en lia propra verko. Li mencias Mesue la Junan (925-1015), kiu mortis 1015; "Michael Angelus regalis", kiu verŝajne estas Michael la 8-a Paleologo kiu ekregis ekde 1259; "Paĉjo Nikolao", kiu ŝajnas esti papo Nikolao la 3-a, kiu komencis regi en 1277; "Dominus Joannes", kaj "Magister Johannes", kiu verŝajne estas Joannes Actuarius, kiu vivis en la 13-a jarcento. Li mencias ke li vizitis aŭ vivis ĉe Niceo, kaj ankaŭ Aleksandrio, de kie li foje estas nomita Nicolaus Alexandrinus.
Verkaro
redakti- De compositione medicamentorum aŭ Antidotarium Nicolai, 1549
- Antidotarium Nicolai aŭ Antidotarium parvum
- Dynameron (Δυνάμερον)
Vidu ankaŭ
redakti- Georgo Akropolito (1217-1282)
- Johano la 3-a Doukas Vatatzes (1192-1254)
- Mikaelo la 8-a (1223-1282)
- Nikolao la 3-a (1216-1280)
- Johannes Zacharias Actuarius (1275-1328)
- Nicolaus Praepositus (1090-1140)
- Johano Oporino (1507-1568)
- Mikaelo la 8-a (1223-1282)
- Matteo Plateario (1100-1161)
- Masawaih al-Mardini (925-1015)
Referencoj
redakti- ↑ Aktuario estas oficisto respondeca pri distribuado de salajroj kaj provizaĵoj.