Nicola Cristaldi

Itala politikisto

Nicolò CRISTALDI nomata Nicola (n. la 6-an de decembro 1950 en Mazara del Vallo) estas itala politikisto kaj artisto.

Nicola Cristaldi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1950 (1950-12-06) (73-jaraĝa)
en Mazara del Vallo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo politikistoartisto
TTT
Retejo http://www.nicolacristaldi.it
vdr

Nicola Cristaldi estis prezidanto de la sicilia regiona parlamento inter 1996 kaj 2001. Elektita al la Ĉambro de Deputitoj en 2001, li forlasis la nacian deputitaron en 2011. De 2009 ĝis 2019, Nicola Cristaldi estis urbestro de Mazara del Vallo.

Li estis ano de la partio Alleanza Nazionale, kiu en 2009 fariĝis komponanto de la Popolo de Libereco kiun Cristaldi forlasis en 2013[1].

Verkisto redakti

Nicola Cristaldi estas ĵurnalisto, publicisto kaj ĉefredaktoro de la monata revuo "Euromediterraneo" inter 1997 kaj 2001. Nuntempe li estas ĉefredaktoro de la politika revuo "La Frontiera" kaj redaktoro de la retejo destraitalia.it (dekstra Italio).

Artisto redakti

Kiel artisto, Nicola Cristaldi dediĉas sin al pentrado, skulptado kaj ceramiko. Por subskribi siajn artaĵojn, li uzas la artistan nomon "Hajto"[2].

Nicola Cristaldi kaj Esperanto redakti

Nicola Cristaldi bonvenigis en sia urbo la 79-an Italan Kongreson de Esperanto, kiun li mem inaŭguris la 18-an de aŭgusto 2012.

Li ankaŭ proponis al la Itala Esperanto-Federacio ke Mazara del Vallo fariĝu Esperanto-centro de Italio aŭ eĉ por la tuta Mediteraneo. Tial li apogis la instruadon de la lingvo en la urbaj lernejoj kaj la kreadon de la Centro por Esperanto kaj Interkulturo kiu funkciis en Mazara ekde januaro 2012 ĝis fino de 2013.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. "Cristaldi chiude la porta al Pdl "I Futuristi per andare avanti" in Il Giornale di Sicilia, 3-an de marto 2013, p. 26.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-26. Alirita 2013-03-11.

Eksteraj ligiloj redakti