Niels Ebbesen
Niels Ebbesen ("Niels, filo de Ebbe"; mortis la 21-an de novembro 1340) estis dana nobelo, konata pro la mortigo de Gerhard la 3-a, grafo de Holstein-Rendsburg. Ekde 1332 ĝis 1340, Gerhard estis la reganto de Jutlando kaj Fyn, lia morto signifis la finon de regado de Holstein en Danio.[1][2]
Niels Ebbesen | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1307/1308 | |
Morto | 2-an de novembro 1340 en Skanderborg | |
Mortis per | Mortis en batalo ![]() | |
Ŝtataneco | Danio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | militisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/6/6e/Niels_Ebbesen_statue_Randers.jpg)
Dum la dana–germanaj konfliktoj en la 19-a kaj 20-a jarcento li iĝis konsiderata nacia heroo kaj simbolo de kontraŭgermana rezistado.
Vivo
redaktiPri li kaj lia vivo estas malmulte konata. Probable li estis malalta nobelo el Nordjutlando.[3] Li eble devenis el potenca nobela familio Bild el Nordjutlando.
Danio dum Kristoforo la 2-a
redaktiPost la morto de Erik la 6-a, danaj nobeloj elektis Kristoforon la 2-an kiel reĝo por malforta reĝa potenco ekde januaro 1320 ĝis 1332. Li ricevis "bankrotan landon", ĉar tuta Danio estis hipotekita al germanaj kaj danaj nobeloj.
Post lia morto, Danio ne havis reĝon dum la sekvaj 8 jaroj. Tiu periodo de la historio de Danio nomiĝis Den kongeløse tid ("La senreĝa tempo").
Danio sub Gerhard la 3-a
redaktiEkde 1332 ĝis 1340, Gerhard la 3-a estis la fakta dominanto de Jutlando kaj Fyn[2], tamen krom ĉe Skanderborg slot (kastelo).
Murdo
redaktiLa murdo okazis en nokto inter 1-a kaj 2-a de aprilo 1340: Ebbesen kun ĉirkaŭ 50 anoj eniris en lian dormoĉambron kaj senkapigis lin, nur unu ano mortis en la ago.
Sekvo
redaktiEn aŭtuno de 1340, nobeloj de Holstinio sieĝis kastelon Skanderborg, Niels kaj liaj fratoj estis venkitaj kaj mortigitaj[3] kaj liaj restaĵoj publike montrataj sur rado de anoj de Gerhard la 3-a.