Nigrabeka nestamasulo
La Nigrabeka nestamasulo, Nigrabeka megapodo aŭ Nigrabeka talegalo (Talegalla fuscirostris) estas specio de birdoj de la familio de Megapodedoj. Ĝi estas unu el tri specioj de la genro Talegalla.
Nigrabeka nestamasulo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigrabeka nestamasulo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Talegalla fuscirostris (Salvadori, 1877) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
subspecioj
| ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La familio
redaktiĈiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas kaj kovis la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj el sablo, mortintaj folioj kaj alitipa rubo, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn.
Distribuado kaj habitato
redaktiĜi troviĝas en la insulo Novgvineo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.
Aspekto
redaktiKlara distingilo de tiu specio estas nigra beko kiu distingas la specion de la samgenra Ruĝbeka nestamasulo.