Nigraj pentraĵoj

serio de pentraĵoj far Francisko de Goya

Nigraj pentraĵoj, en la hispana Pinturas negras (1819-1823), estas la nomo kiun ricevas serio de dek kvar murpentraĵoj de Francisco de Goya, pentritaj per la tekniko de olepentrarto al secco (nome sur muroj kovritaj per gipso). Li kreis ĝin kiel ornamado de la muroj de sia domo, nome la Quinta del Sordo,[1] kiun li estis aĉetinta en februaro 1819. Tiuj murpentraĵoj estis transigitaj surtolen ekde 1874, kaj aktuale estas konservataj en la Muzeo Prado de Madrido.

Saturno devorando a su hijo (Saturno vorante sian filon).
Duelo a garrotazos (Duelo je bastonfrapoj).

La serio, kies olepentraĵoj ne estis titolitaj de Goya, estis katalogita en 1828 fare de la amiko de Goya Antonio de Brugada kaj estas komponata de la jenaj pentraĵoj: ÁtroposLas Parcas, Dos viejos (Du maljunuloj) aŭ Un viejo y un fraile (Unu maljunulo kaj unu monaĥo), Dos viejos comiendo sopa (Du maljunuloj aĉetantaj supon), Duelo a garrotazos (Duelo je bastonfrapoj) aŭ La riña (La kverelo), El aquelarre, Hombres leyendo (Legantaj viroj), Judith y Holofernes, La romería de San Isidro, Dos mujeres y un hombre (Du virinoj kaj unu viro), Peregrinación a la fuente de San IsidroProcesión del Santo Oficio, Perro semihundido aŭ pli simple El perro (La hundo), Saturno devorando a un hijo (Saturno vorante sian filon), Una manola: doña Leocadia Zorrilla kaj Visión fantásticaAsmodea.

Hipotezo de la origina dispono de la Pinturas negras en la Quinta del Sordo.

La domo de Goya, kun la murpentraĵoj, iĝis propraĵo de lia nepo Mariano Goya en 1823, jaron en kiu Goya donis ĝin al li, ŝajne por konservi la propraĵon disde eblaj reprezalioj post la restaŭrado de la absoluta monarkio kaj la subpremadon de liberaloj fare de la reĝimo de Fernando la 7-a. Dum 50 jaroj la ekzistado de la Nigraj pentraĵoj estis apenaŭ konata (nur kelkaj kritikistoj, kiel Charles Yriarte priskribis ilin).[2] Ekde 1874, kaj en malrapida procezo kiu daŭris kelkajn jarojn, estis translokigitaj el la muro al tolo fare de Salvador Martínez Cubells instigita de la barono Émile d’Erlanger,[3] nome franca bankisto, germandevena, kiu prezentis ilin en la Universala Ekspozicio de Parizo de 1878. Ŝajne li klopodis vendi ilin sed malsukcese, kaj li mem donacis ilin, en 1881, al la Muzeo Prado, kie aktuale ili estas ekspoziciataj.

NotojRedakti

  1. Iberic@l, Revue d’études ibériques et ibéro-américaines, nº 10, aŭtuno 2016, pp. 219-232. "La casa de Goya en la Quinta del Sordo, en 1828". CRIMIC, Université Paris-Sorbonne. Alirita la 17an de aprilo 2020.
  2. Charles Yriarte, Goya, sa vie, son oeuvre (1867).
  3. Valeriano Bozal, Francisco Goya, vida y obra (2 vols.), Madrid, Tf. Editores, 2005, vol. 2, p. 247, ISBN 84-96209-39-3.

BibliografioRedakti

  • ARNAIZ, José Manuel, Las pinturas negras de Goya, Madrid, Antiqvaria, 1996. ISBN 978-84-86508-45-6
  • BENITO OTERINO, Agustín, La luz en la quinta del sordo: estudio de las formas y cotidianidad, Madrid, Universidad Complutense, 2002. Cifereca eldono ISBN 84-669-1890-6
  • BOZAL, Valeriano, Francisco Goya, vida y obra, (2 vols.) Madrid, Tf., 2005. ISBN 84-96209-39-3.
  • —, «Pinturas negras» de Goya, Tf. Editores, Madrid, Tf., 1997. ISBN 84-89162-75-1
  • GLENDINNING, Nigel, «The Strange Translation of Goya's Black Paintings», The Burlingon Magazine, CXVII, 868, 1975.
  • —, The Interpretation of Goya's Black Paintings, London, Queen Mary College, 1977.
  • —, Goya y sus críticos, Madrid, Taurus, 1982.
  • —, «Goya's Country House in Madrid. The Quinta del Sordo», Apollo, CXXIII, 288, 1986.
  • —, Francisco de Goya, Madrid, Cuadernos de Historia 16 (kol. «El arte y sus creadores», nº 30), 1993. D.L. 34276-1993
  • HAGEN, Rose-Marie kaj Rainer Hagen, Francisco de Goya, Colonia, Taschen, 2003. ISBN 3-8228-2296-5.
  • YRIARTE, Charles, Goya, sa vie, son oeuvre, París, Henri Plon, 1867; trad. al hispana fare de Enrique Canfranc kaj Lourdes Lachén, Goya, Zaragoza, Departamento de Educación y Cultura, 1997. ISBN 84-7753-644-9.