Nikolaj DANOVSKIJ (naskiĝis la 10-an de decembro 1905 - mortis la 2-an de majo 1988 en Riga, Latvio) estis unu el la plej aktivaj sovetiaj tradukistoj kaj verkistoj en Esperanto post la dua mondmilito [kaj travivinto de la stalinaj persekutoj).

Profesia inĝeniero kaj ĵumalisto, li longe laboris en la redakcio de la Granda Sovetia Enciklopedio kiel supera scienca redaktoro. Samtempe li produktis ŝajne senfinan vicon da artikoloj, eseoj, tradukoj de ŝtataj dokumentoj kaj beletraĵoj, sovetiaj numeroj de Paco kaj Esperantaj versioj de kvar filmoj.

En 1986 aperis lia longe prilaborita monografio Vvodnoe slovo v iskusstvo perevoda (Enkonduka vorto pri la arto traduki).

Tradukoj de Nikolaj Danovskij redakti

Artikoloj pri Nikolaj Danovskij redakti

En la revuo Internacia Ĵurnalisto aperis pluraj artikoloj pri li. En aprilo 1981, p. 10-13, aperis artikolo (kun foto el 1935) de I.A. Butman kun titolo Kelkaj vortoj pri N.F. Danovskij, okaze de lia 75-jara jubileo. En numero 1985-4, aperis simila artikolo de Ivan Esperov okaze de lia 80-jariĝo. En 1988-3, p. 3, aperis nekrologo.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti