Nikolaj Starodubcev

ukraina esperantisto

Nikolaj Nikitoviĉ STARODUBCEV[1] (naskiĝis en 1938, mortis la 27-an de marto 2009 en Doneck, kie li pasigis la plejparton de sia vivo), estas ukraina esperantisto, kiu lernis la internacian lingvon en 1962 kaj en la 1970-aj jaroj aktiviĝis en la tiam florantanta asocio SEJM. Profesie teknik-mekanikisto, li iĝis sciencisto, elstara ukraina heraldikisto kaj estis membro de pluraj heraldikaj societoj. Ekde 1985 li estis fakdelegito de UEA pri la esperantlingva terminologio de heraldiko kaj veksilologio, kaj en 1996 aperis lia plurlingva ilustrita vortaro pri heraldiko. Dum pli ol 20 jaroj li funkciis kiel prezidanto de la Donecka Esperanto-klubo.

Nikolaj Starodubcev
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1937 (1937-11-30)
Morto 27-an de marto 2009 (2009-03-27) (71-jaraĝa)
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Ukrainio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Verkaĵoj redakti

  • Starodubcev, Nikolaj N.: Иллюстрированный словарь по геральдике - 1005 терминов на русском, украинском, английском, эсперанто, французском, немецком и латинском языках (latinliterigite Illjustrirovannij slovar po geral'dike - 1005 terminov na russkom, ukrainskom, anglijskom, esperanto, francuzskom, nemeckom, latinskom jazykaĥ) / Heraldika terminaro, 1005 terminoj (ĉiu kun sia bildo) en la rusa, ukraina, angla, Esperanto, franca, germana kaj latina. Doneck: eldonejo "Doneĉĉina", 1996, 345 paĝoj. ISBN 5-87420-084-8 -

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti