Nikolaj Stepanoviĉ Potapĉik

ukraina laboristo kaj esperantisto en Sovetunio

Nikolaj Stepanoviĉ POTAPĈIK estis ukraina laboristo kaj esperantisto en la Rusia Imperio kaj ekde la 14-a vivjaro en Sovetunio. Li naskiĝis en 1903, estis esperantisto de 1929; la mortodato ne konatas. Estro de la kultursektoro de Ukrainia Intersindikata Konsilantaro, li ankaŭ funkciis kiel ĝenerala sekretario de Ukraina komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) en Ĥarkov. Nikolaj Potapĉik kompilis kaj redaktis kolekton da artikoloj pri socialisma konstruado en Sovetunio La Paŝoj de Jarkvino, kiuj publikiĝis en 1932.

Nikolaj Stepanoviĉ Potapĉik
Persona informo
Naskiĝo 1903
Morto nekonata, sed iam en la 20-a jarcento, probable en la unua duono
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr