Nikolaus van Bueren

Nikolaus van Bueren (naskiĝinta proksimume 1380; mortinta la 16-an de majo 1445) estis katedralkonstruestro ĉe la katedralo de Kolonjo. Lia antaŭulo estis Andreas von Everdingen. Li aperis unuafoje laŭ dokumento en 1413 kiel lapicida (ŝtontajlisto).[1] Ekde 1424 li estis menciata kiel katedralkonstruestro. En la jaro 1425 li akiris la civitanecon de Kolonjo. Dokumento el al jaro 1433 mencias lin kiel konstruestro de la katedralo de Kolonjo; en la sama jaro li geedziĝis kun ia Aleid, la geedzeco restis sengefila. En 1437 li pendigis la sonorilojn en la sudan turon, kies alteco tiam estis atinginta 59 metrojn.[2] Lia posteulo kiel katedralkonstruestro fariĝis Konrad Kuene van der Hallen (mortinta la 28-an de januaro 1469) edzinigis Styngin, nevino de Nikolaus van Bueren.[3] Lia nevo Johann van Bueren estis urba konstruestro kaj konstruinto de Gürzenich.[4]

Nikolaus van Bueren
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1380 (1380-01-01)
Morto 16-an de majo 1445 (1445-05-16) (65-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitektoŝtontajlisto
vdr

Literaturo redakti

  • Albert Verbeek: Bueren, Nikolaus von. En: Neue Deutsche Biographie (NDB), volumo 2, Duncker & Humblot, Berlino 1955, ISBN 3-428-00183-4, p. 743
  • Paul Clemen (eldoninto): Der Dom zu Köln (= Die Kunstdenkmäler der Rheinprovinz. Band 6, Teil III). 2-a, pliampleksigita eldono, Duseldorfo, 1938. Duseldorfo Schwann 1980, ISBN 3-590-32101-6)
  • Johann Jakob Merlo: Geschichte der Kölner Dombaumeister (= Nr. 75 der Jahrbücher des Vereins von Alterthumsfreunden im Rheinlande), 1883
  • Max Hasak: Der Dom zu Köln, Berlino 1911, p. 105sj
  • Leonhard Ennen: Büren, Nicolaus v.. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 3, Duncker & Humblot, Lepsiko 1876, p. 586.

Referencoj redakti

  1. NDB vol. 2, p. 743
  2. Koelhoffsche Chronik: Chron. d. deutschen Städte XIII, p. 176
  3. NDB vol. 13, p. 219
  4. J.J.Merlo: Zwei Denkmale Kölner Dombaumeister aus dem XV. Jahrhundert, en: Zeitschrift für christliche Kunst 1-a jarkolekto n-ro 8, Duseldorfo 1888, kol. 268