Niltavoj
(Alidirektita el Niltava)
Niltavoj estas membroj de Niltava, genro de birdoj de la familio de Muŝkaptuledoj indiĝena de Azio.
Niltavoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ĝi enhavas la jenajn speciojn:
- Davida niltavo (Niltava davidi)
- Granda niltavo (Niltava grandis)
- Malgranda niltavo (Niltava macgrigoriae)
- Sumatra niltavo (Niltava sumatrana)
- Ruĝecventra niltavo (Niltava sundara)
- Bunta niltavo (Niltava vivida)
Maskloj estas ĝenerale tre bluaj, ĉefe en supraj partoj, dum la subaj partoj ĉe kelkaj specioj estas tre oranĝaj kaj inoj estas ĝenerale brunaj, do temas pri evidentaj kazoj de seksa duformismo.
Referencoj
redakti- Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 84-96553-06-X.