Nistagmo estas "[s]erio de senvolaj, oscilaj, iafoje rotaciaj movoj de la okulglobo".[1] Temas pri movado nekontrolebla kaj nevola (vola nur en raraj kazoj)[2]​ de la okuloj. La movado povas esti horizontala, vertikala, rotacia, oblikva aŭ kombino de tiuj. La nistagmo estas asocia al malbona funkciado de la areoj de la cerbo kiuj zorgas por la kontrolado de la movado, sed oni ne komprenas tre bone la precizan naturon de tiuj nenormalecoj.

Horizontala nistagmo

La pacientoj kiuj suferas pro nistagmo ofte metas la kapon en nenormala pozicio por klopodi plibonigi sian vidkapablon, nuligante plej eble la efekon okazigitan de la movado de la okuloj. La nistagmo povas okazi pro la konsumo de ekstazilo, fenciklidino (PCP) aŭ ketamino, sed tio okazas nur en tre sporadaj kazoj kaj malaperas kun la malapero de la efiko de tiuj stimuliloj.

La nistagmo estas kutime dividebla en du grandaj tipoj: nome infana aŭ denaska nistagmo kaj akirita nistagmo. La denaska nistagmo estas asocia ĝenerale kun akra manko de vidkapablo, ĝi okazas en unu el kvin mil infanoj kaj en 80 % de la kasoj tio estas konsekvenco de aliaj malsanoj , malordoj aŭ sankondiĉoj kiel albinismo. La denaska nistagmo okazas ofte spontane, sen genetika ligilo, kvankam foje la malsano ja ekzistas en la familia historio. Ĝi montriĝas inter la oka kaj la dekdua semajnoj, kvankam ĝi estas dokumentita ankaŭ en junuloj, pro kio la termino "denaska" eble ne estas ĝusta. La akirita nistagmo estas asocia al neŭrologiaj problemoj kiuj aperas dum la vivo de plenkreskulo, kiel operacio en la cerbo, tumoro, inter aliaj.

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 28an de Majo 2021.
  2. Zahn, J. R. (1a de julio 1978). «Incidence and characteristics of voluntary nystagmus.». Journal of Neurology, Neurosurgery & Psychiatry (en angla) 41 (7): 617-623. ISSN 0022-3050. PMID 690639. doi:10.1136/jnnp.41.7.617. Konsultita la 28an de Majo 2021.