Nica salato

franca salato de tomato, ovo, fiŝo, kaj olivo
(Alidirektita el Niza salato)

La Nica salato (france salade niçoise kaj okcitane salada nissarda), estas salato de la franca urbo Nico. Ĝi estas tradicie farita el tomatoj, boligitaj ovoj, nizaj olivoj, anĉovoj, kaj olivoleo. Ĝi estis populara tutmonde ekde la komenco de la 20-a jarcento, kaj estis preparita kaj diskutita de multaj famaj kuiristoj. Delia Smith nomis ĝin "unu el la plej bonaj kombinaĵoj de salataj ingrediencoj iam inventitaj" kaj Gordon Ramsay diris ke "ĝi devas esti la plej bona somera salato el ĉiuj."

Ĝi povas esti servata kiel kunmetita aŭ simpla salato. Freŝe kuirita aŭ endosigita tinusaĵo povas esti uzata. Dum jardekoj, okazis signifa malkonsento inter tradiciemuloj kaj novigemuloj rilate al kiuj ingrediencoj devus kaj ne devus esti inkluditaj en la salato. Laŭ konservemaj, ekskludas kuiritajn legomojn. La salato povas inkluzivi krudajn ruĝajn paprikojn, ŝalotojn, artiŝokojn kaj aliajn laŭsezonajn krudajn legomojn. Krudaj verdaj faboj rikoltitaj printempe, kiam ili ankoraŭ estas junaj kaj freŝaj, povas esti inkluditaj. Tamen, kuiritaj verdaj faboj kaj terpomoj estas ofte uzataj en varioj de la niza salato, kiuj estas popularaj ĉirkaŭ la mondo.