Gordon James RAMSAY, OBI (Johnstone, 8-an de novembro 1966) estas ĉefkuiristo, restoraciisto kaj prezentisto de la brita televido. En lia tuta kuirarta kariero lia kuirado estis premiita per 16 Michelin-steloj.

Gordon Ramsay
Persona informo
Naskonomo Gordon Ramsay
Naskiĝo 8-an de novembro 1966 (1966-11-08) (57-jaraĝa)
en Johnstone
Lingvoj francaanglabrita angla
Loĝloko Wandsworth Common • Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Stratford-upon-Avon High School
Familio
Edz(in)o Tana Ramsay
Infano Matilda Ramsay
Okupo
Okupo ĉefkuiristo • televida prezentisto • verkistoentreprenisto • jutubisto • televida produktoro • restoraciestro • televida kuiristo
TTT
Retejo http://www.gordonramsay.com
vdr

Krom la kuirarta flanko, Ramsay estas fame konata pro la prezentado de televidprogramoj kaj telerealecaĵoj pri kuirarto, kaj en Britio kaj en Usono. Inter la plej konataj troviĝas Hell's Kitchen, The F Word, Kitchen Nightmares kaj la usona versio de MasterChef.

Ramsay naskiĝis en Johnstone, urbeto de Renfrewshire en Skotlando. Je la kvin-jariĝo la familio transloĝiĝis al Stratford-upon-Avon (Anglio), kie li pasigis sian infanecon. Lia patro, Gordon, havis plurajn laborojn laŭlonge de sia vivo, dum la patrino Helen Cosgrove estis flegistino. La infaneco ne estis facila pro familiaj problemoj kaj havinte 16 jarojn li sendependiĝis. Ramsay estis futbalŝatanto kaj praktikis la sporton, tamen ĝin forlasis kaj interesiĝis pri kuirado en Londono, kie li studis en lernejo je la 19-jariĝo.

La restoriacioj de Gordon Ramsay iam posedis 16 Michelin-stelojn. Li estas la tria kuiristo kun tiom da steloj, superita nur de Joël Robuchon, kun 25, kaj Alain Ducasse, kun 19. En la jaro 2006 Ramsay ricevis la Ordenon de la Brita Imperio.

La unua restoracio de Gordon, Restaurant Gordon Ramsay, daŭre konservas siajn tri stelojn Michelin kaj estis dum ok jaroj la plej bona el Londono laŭ la publikaĵo Harden's. En 2008 ĝi perdis la titolon favore al Petrus, restoracio gvidata de unu el liaj formintoj, Marcus Wareing.

Ekde la jaro 2010 Gordon estas la direktoro kaj juĝisto en la televidprogramo MasterChef kaj en 2012 prezentis serion nomatan Hotel Hell, kie li donas konsilojn en hoteloj, kiuj havas problemojn, en Usono.

Eksteraj ligiloj redakti